Annibale Zoilo (ĉ. 15371592) estis itala komponisto kaj kantisto de la malfrua renesanco kaj membro de la Roma Skolo. Li estas samtempulo de Palestrina, verkante en tre simila stilo, kaj estis elstara komponisto kaj ĥordirektisto en Romo dum la malfrua 16-a jarcento.

Annibale Zoilo
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1537 (1537-01-01)
en Romo
Morto 1-an de januaro 1592 (1592-01-01) (55-jaraĝa)
en Loreto
Ŝtataneco Papa Ŝtato
Familio
Infano Cesare Zoilo
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Vivo redakti

Li naskiĝis en Romo, sed nur malmultaj dokumentoj restas pri lia vivo. En 1558 li estas registrita kiel kantisto ĉe la Cappella Giulia (la Juliana Kapelo) kaj en 1561 li jam estis kapelmajstro de San Luigi di Francesi; ke li tiel rapide leviĝis al tia elstara pozicio, montras ke li verŝajne estis kantisto jam antaŭ lia mencio ĉe la Cappella Giulia. Li tenis la postenon ĉe San Luigi di Francesi ĝis 1566, kaj ekde 1567 ĝis 1570 li estis kapelmajstro ĉe Sankta Johano en Laterano, unu el la plaj prestiĝaj muzikaj postenoj en Romo. En 1570 lin sukcedis la franca Bartolomeo Roy, kaj Zoilo forlasis la postenon por kanti la aldvoĉon en la ĥoro de la Siksta Kapelo, restante tie ĝis julio 1577, kiam li rezignis la postenon pro malsano. Ĝis oktobro li tamen resaniĝis, tiel ke Papo Gregoro la 13-a komisiis lin kune kun Palestrina, revizii la muzikon por la gradualo samkiel alian liturgian muzikon de la eklezio.

Post sia kariero ĉe la Kapelo Sistina Zoilo tenis diversajn aliajn poziciojn inkluzive tiun de kapelmajstro ĉe la katedralo de Todi komencantan en 1581, lia unua dokumentita posteno ekster Romo; en 1584 li tenis similan pozicion ĉe Santa Casa en Loreto. Aldone al la variaj dungitecoj kiel ĥorestro li estis ligita kun la Oratorio di SS Trinità dei Pellegrini e Convalescenti en Romo, organizaĵo kiu pagis lin je kelkaj okazoj eble por komponaĵoj. Zoilo mortis en Loreto. Kial li forlasis sian naskiĝurbon Romo, loko de lia sukceso kiel kantisto kaj ĥordirektisto, ne estas dokumentita., sed li daŭrigis komponi muzikon por la Kapelo Sistino ĝis 1582.

Muziko redakti

La muziko de Zoilo estas simila al tiu de Palestrina laŭ stilo, uzado de mole kaj trankvile fluantaj kontrapunktaj linioj kun klara declamado de la teksto, kun malmulte da eksperimentema kromatikismo kaj strukturaj elementoj troveblaj en norditala aŭ Napola muziko samtempa. Lia sakrala muziko estas por kvar kaj ok voĉoj kaj inkludas mesojn, motetojn, himnojn, responsoriojn, litaniojn, sufragiojn kaj alian voĉkantan akapelan muzikon.

Krom sian sakralan muzikon li publikis du librojn da madrigaloj. Unu el siaj madrigaloj, Chi per voi non sospira akiris konsiderindan famon, estante presita en multaj kolektoj; krome ĝi estis utiligata de Vincenzo Galilei en sia Fronimo: dialogo ... sopra l'arte del bene intavolare en liuta tabulaturo.

Fontoj kaj pluaj legaĵoj redakti