Emilio di Cavalieri

Emilio di Cavalieri (ĉ. 1550 - 11-a de marto 1602) estis itala komponisto, intendanto, orgenisto, diplomato, koreografo kaj dancisto fine de la renesanca epoko. Lia verkaro, kune kun tiuj de aliaj komponistoj aktivaj en Romo, Florenco kaj Venecio staras sur la sojlo al la baroka epoko. Estante membro de la iom konservema Roma Skolo, li estis influhava frua komponisto de monodioj kaj verkis ion, kion oni kutime konsideras kiel unua oratorio.

Emilio di Cavalieri
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 1550
en Romo
Morto 11-an de marto 1602 (1602-03-11)
en Romo
Lingvoj itala
Okupo
Okupo komponistodiplomatodancisto • koreografo • orgenisto
vdr

Vivo redakti

Cavalieri naskiĝis en Romo kiel ido de nobela kaj muzikema familio. Tie li verŝajne ricevis sian fruan edukon kaj laboris kiel orgenisto kaj muzikdirektisto en la periodo ekde 1578 ĝis 1584. Li pasigis multan tempon en Romo kiel organizanto de fastoratorioj. En Romo li konatiĝis kun Ferdinando di Medici.

En 1587, Ferdinando di Medici sukcedis sian fraton kiel grandduko de Toskanio kaj en 1588 li venigis Cavalieri al Florenco kiel inspektisto de artistoj, artmetiistoj kaj muzikistoj. Cavalieri estis ceremoniestro por la luksegaj intermedioj, kiujn la familio Medici postulis por eventoj kiel ekz. geedziĝsolenaĵoj. Grafo Giovanni di Bardi, fondinto kaj patrono de la Camerata Fiorentina, ankaŭ kunlaboris je tiuj ĉi produktadoj. En majo 1589 geedziĝsolenaĵoj de grandduko Ferdinando kun Christina de Loreno inkludis prezentadon de La pellegrina de Girolamo Bargagli kun ses aparte ellabortitaj intermedioj. La unua numero de la fina (6) estis elorigine komponaĵo de Bardi, sed ĝi estis anstataŭita de virtuoza peco de Cavalieri surbaze de la Aria del Gran Duca, kiu populariĝis ĉie en Eŭropo kaj aperas en multaj aranĝoj kaj variacioj kiel ekz. tiuj verkitaj de Peter Phillips en Antverpeno. Eble Cavalieri kaptis kelkajn siajn ideoj pri monodio rekte de Bardi, ĉar li neniam anis la Camerata dum lia aktivado kelkajn jarojn antaŭe. Eble li disvolvis rivalecon kontraŭ Giulio Caccini, alia ege grava kaj influhava frua monodiisto dum tiu ĉi periodo.

En la 1590-aj jaroj, ankoraŭ en Florenco, Cavalieri produktis diversajn pastoralojn (duondrameca antaŭanto de la opero rolanta en kamparo kun geŝafistoj kiel kutimaj karakteroj). Aldone sian muzikan aktivadon li samtempe estis okupita kiel diplomato, kiu sukcese asistis la pripapan politikon inkluzive subaĉeti la klavajn kardinalojn por ke ili elektu la papojn Inocento la 9-a kaj Klemento la 13-a, kiuj estis favore al la Medici.

En la 1590-aj jaroj li ofte vojaĝis al Romo, kie li ankaŭ partoprenis aktive la muzikan vivon. Ĉi tie li praprezentis sian faman Rappresentazione di anima e di corpo februaron 1600; tiun ĉi pecon oniĝenerale taksas kiel unuan oratorion. Laŭ notoj trovitaj en Romo la komponaĵo estis dufoje prezentata en la Oratorio de Filippini apud Santa Maria in Vallicella kaj estis spektata de 35 kardinaloj.

En 1600 Cavalieri produktis Euridice de Jacopo Peri (libreto de Ottavio Rinuccini), unu el la unuaj operoj; tiu ĉi estis parto de ellaborta serio de solenaĵoj por la geedziĝo de Henriko la 4-a de Francio kaj Maria de Medici. Malbonŝance Cavalieri ne ricevis la intendantecon pri la ĉefevento Il rapimento di Cefalo—kiun lia rivalo Giulio Caccini transprenis de li—kaj li ĉagrenite forlasis Florencon senrevene.

Verkoj redakti

Cavalieri pretendis esti la inventinto de la stile rappresentativo, nuntempe kutime konata kiel monodio, kaj tiu ĉi pretendo kaŭzis konsiderindan ĉagrenon: "Ĉiu scias, ke mi estas la inventinto de [ĉi tiu stilo]," li vortigas en letero el la jaro 1600, "kaj mi diris tion en presaĵo."[1] Verŝajne la meritoj de Caccini sur tiu ĉi kampo estas pli altaj pro lia kunlaborado kun Bardi kaj Vincenzo Galilei en la 1570-aj jaroj en Florenco, kie la stilo estis unuan fojon pridiskutata kaj supozeble inventita. Kompare sian stilon kun tiu de Caccini Cavalieri diris: "[mia] muziko plezurigas kaj malgajigas la homojn, dum kiam ilia [t.e. tiu de Caccini de Peri] enuigas kaj naŭzas ilin."

Inter la profanaj komponaĵoj de Cavalieri estis madrigalo, monodioj kaj komponaĵoj, kiujn li verkis por intermedioj; liaj skralaj verkoj inkludas sacred muzikigon de la Lamentadoj de Jeremio kaj la Rappresentazione di anima e di corpo. Tiu ĉi verko, verŝajne la historie plej grava transvivanta komponaĵo de Cavalieri konsistas el alternaj paroladoj, strofokantoj, recitativecaj alineoj kaj madrigaleskaj partoj; posteaj oratorioj ofte utiligis tion kiel elirpunkto. Ĝi estas la unua verko publikita kun figurita baso. Plej grave tamen: ĝi estis provo montri al muzike konservema Romo, ke la moderna monodia stilo kongruas kun la postuloj de la kontraŭreformacio kaj povas esti adaptata samkiel al sakralaj kaj malsakralaj celoj. La rapida alpreno de la moderna stilo far‘ de aliaj Romaj komponistoj atestas la ĉirilatan efikecon. Aliaj komponistoj de la 17-a jarcento, kiuj estis membroj de la Roma Skolo, sekvis Cavalieri, i.a. Domenico Mazzocchi, Giacomo Carissimi kaj Alessandro Scarlatti.

La plimulto de lia muziko estas komponitaj laŭ la tiutempe plej avancata stilo. Liaj 4-voĉaj muzikaĵoj kutime havas ege ornamitan kaj esprimplenan melodilinion; la diferencigo de la melodilinio disde la aliaj linioj estas unu el la difinaj trajtoj de la frua baroko. Kelkfoje li eksperimentis per enharmonio kaj kromatiko, kio postulis mikrotonaj agordoj; verŝajne li konstruis specialan orgenon dum la 1590-aj jaroj por ludi tiun ĉi specon de muziko.

Fontoj redakti

Primaraj (Pratekstoj) redakti

  • Cavalieri, Emilio de'. (1994) Tim Carter and Zygmunt Szweykowski: Composing Opera: From Dafne to Ulisse Errante, trans. Tim Carter, Practica Musica, vol. 2, Kraków: Musica Iagellonica. ISBN 837099010X.
(English translations of prefaces to 17th century Italian operas by Cavalieri, Caccini, Peri, Rinuccini, and others. Includes Italian originals.)

Sekundaraj aŭ terciaraj redakti

  • Goldschmidt, Hugo. Studien zur Geschichte der italienischen Oper im 17. Jahrhundert, vol. 1.
  • Dent, Edward J.; Sternfeld, F.W.. (1968) “ch. XIV Music and Drama”, Gerald Abraham: The New Oxford History of Music, vol. IV The Age of Humanism. London: Oxford University Press.
  • “Monody”, The New Grove Dictionary of Music and Musicians.
  • “Caccini, Giulio”, The New Grove Dictionary of Music and Musicians.
  • “Cavalieri, Emilio de'”, The New Grove Dictionary of Music and Musicians.
  • Grout, Donald Jay. (1988) A Short History of Opera. New York: Columbia University Press. ISBN 0-231-06192-7.
  • The New Grove Dictionary of Opera, (MacMillan,1992). entries under Cavalieri, Peri, and Rappresentatione.
  • Kirkendale, Warren. (january 2001) Emilio De' Cavalieri "Gentiluomo Romano". Florence: L.S. Olschki. ISBN 88-222-4949-0.

Referencoj redakti

  1. Palisca, Grove (1980)

Eksteraj ligiloj redakti