Anna Elisabeth KOPP-Iklé naskiĝis la 16-an de decembro 1936 en Zuriko, Svislando kaj mortis la 7-an de aprilo 2023. Ŝi estis civitanino de Niederönz, Lucerno kaj Zumikon kaj korme honora civitanino de Unterbäch. Elisabeth Kopp estis svisa politikistino kaj membro de la Radikaldemokrata Partio de Svislando. Ŝi vivis en Zumikon, Kantono Zuriko. Elisabeth Kopp elektiĝis la 2-a de oktobro 1984 kiel unua virino en la Federacian Konsilion de Svislando.

Elisabeth Kopp
Persona informo
Elisabeth Kopp
Naskiĝo 16-an de decembro 1936 (1936-12-16)
en Zuriko
Morto 7-an de aprilo 2023 (2023-04-07) (86-jaraĝa)
en Zumikon
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Svislando vd
Alma mater Universitato de Zuriko vd
Partio Libera Demokratia Partio de Svislando vd
Familio
Patro Max Iklé vd
Edz(in)o Hans W. Kopp vd
Parencoj Fred Iklé vd
Profesio
Okupo politikistoadvokato vd
Aktiva en Berno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

La patro de Elisabeth Kopp, Max Iklé, estis direktoro de la federacia financadiministracio kaj vicprezidanto de la Svisa Nacia Banko. Li kaj lia edzino Beatrix Heberlin devenas de familioj de tekstisindustriistoj. Frato de la praavo de Max Iklé estis Wilhelm Matthias Naeff, membro de la unua Federacia Konsilio de Svislando kaj Federaica Prezidanto de Svislando en la jaro 1853.

Elisabeth kreskis kun siaj frationoj Marianne (* 1935) kaj Beatrix (* 1944) en Berno kaj vizitis la lernejon en Muri kaj Berno. Ŝi studis jurisprudencon ĉe la Universitato de Zuriko. Kiam la kontraŭ-sovjeta ribelo en Hungario estis sufokita, ŝi interrompis sian studadon dum 2 jaroj por helpi hungarajn rifuĝintojn en Svislando, pro kio ŝi poste ricevis altan distingon. En la jaro 1957 ŝi aligiĝis la armean virinhelpservon, kie ŝi stiris kiel entuziasma soldantino - sanitata stiristino kaj grupgvidantino - grandajn kvarradajn veturilojn. En la jaro 1957 ŝi fariĝis membro de la virina sekcio de la Radikaldemokrata Partio de Svislando kaj faris sian unuan publikan festparoladon okaze de la 1-a de aŭgusto en Küsnacht ZH.

Okaze de kontraŭ-komunisma renkontiĝo 1959 en Berlino ŝi konatiĝis kun la ekonomiadvokato Hans W. Kopp (* 1931). Ili geedziĝis, post kiam Elisabeth Kopp pasis sian jurekzamenon kun la noto summa com laude kiel unua virino de la fakultato.

Elisabeth Kopp engaĝiĝis ek de 1959 por la voĉdonrajto de la virinoj. La enkonduko de la voĉdonrajto por la virinoj je kantona nivelo en la Kantono Zuriko ebligis ŝian transpartian kandidatiĝon por la komunumo konsilantaro de Zumikon en la jaro 1970 - ŝi estis elektita kun la plej bona rezulto de ĉiuj kandidatoj. Okaze de la nacia balotkampagno en la jaro 1971 ŝi unuan fojon paroladis ĉe la televido kun la posta federacia konsilanto Hans Hürlimann. Inter 1972 kaj 1980 ŝi estis membro de la eduka konsilantaro de la Kantono Zuriko. De 1974 ĝis 1984 ŝi estis komunuma prezidantino kiel unua virino en alemana Svislando.

Ŝi poste engaĝiĝis por la homaj rajtoj en Orienteŭropo kiel membro de la patrona komitato de la Svisa Orientinstituto (1970-1981) kaj kiel direktanta prezidantino de la Internacia Helsinki-Asocio (1983-1984).

Ŝian nacian karieron ŝi komencis 1979, kiam ŝi estis elektita por la Radikaldemokrata Partio de Zuriko al la Nacia Konsilantaro de Svislando. Ŝi subtenis plene la amendon de la artikolo pri egalaj rajtoj de viroj kaj virinoj al la Federacia Konstitucio en la jaro 1981 kaj estis pionirino por tekinik-ekonomiaj solvoj en la mediprotektado. Kun bonega rezluto de preskaŭ 100'000 voĉoj ŝi reelektiĝis al la parlamento. En la jaro 1984 Elisabeth Kopp fariĝis vicprezidantino de la Radikaldemokrata Partio de Svislando.

La "Kopp-Skandalo" redakti

En kampagno de la svisa revuo Beobachter en la jaro 1988 la edzo de la federacia konsilantino Elisabeth Kopp estis kulpigita, ke li defraŭdis en sia firmao impostojn en granda stilo. En la sekvo de tiu-ĉi kampagno la 7-an de novembro Elisabth Kopp informis en telefono sian edzon, ke la federacio planas enkoton kontraŭ lia firmao. Tio fariĝis publika skandalo, kiu devigis s-inon Kopp demisio je la 12-a de decembro 1989. En la posta enketo evidentiĝis, ke s-ino Kopp ne faris eĉ la minimuman kontraŭleĝan agon. Oni povas hodiaŭ konkludi, ke ŝi neniam devintus demisii, se ŝi ne enstintus virino.

Vidu ankaŭ redakti