Grethe Weiser

germana aktorino

Grethe WEISER [grete vajse], origine: Mathilde Ella Dorothea Margarethe Nowka (naskita la 27-an de februaro 1903 en Hanovro, mortinta la 2-an de oktobro 1970 apud Bad Tölz) estis germana aktorino kaj kantistino kun granda komika talento.

Grethe Weiser
Persona informo
Naskonomo Mathilde Ella Dorothea Margarethe Nowka
Naskiĝo 27-an de februaro 1903 (1903-02-27)
en Hanovro
Morto 2-an de oktobro 1970 (1970-10-02) (67-jaraĝa)
en Bad Tölz
Mortokialo trafikakcidento
Tombo Friedhof Heerstraße
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo kantisto • filmaktoro • teatra aktoro
vdr

Ŝi komencis sian karieron en la Berlina teatro Volksbühne, brilis en kabaredo kaj aperis en pli ol cent filmoj. Kvankam ŝiaj roloj kutime estis malgrandaj, ŝia granda komika talento kaj ŝia spriteco restis neforgeseblaj.

En 1970 ŝi kune kun sia dua edzo, la filmproduktoro Hermann Schwerin, mortis dum aŭtoakcidento.

Listo de filmoj redakti

  • Die göttliche Jette (Germanio, 1937)
  • Mädchen für alles (Germanio, 1937)
  • Meine Freundin Barbara (Germanio, 1937)
  • Irrtum des Herzens (Germanio, 1939)
  • Wir machen Musik (Germanio, 1942)
  • Familie Buchholz (Germanio, 1944)
  • Die Frau meiner Träume (Germanio, 1944)
  • Fanfaren der Liebe (Germanio, 1951)
  • Ferien vom Ich (Germanio, 1952)
  • Hollandmädel (Germanio, 1953)
  • Die 7 Kleider der Katrin (Germanio, 1954)
  • Der schräge Otto (Germanio, 1956)
  • Die junge Sünderin (Germanio, 1960)
  • Ach Egon (Germanio, 1961)
  • Freddy und der Millionär (Germanio/Italio, 1961)

Eksteraj ligiloj redakti