Amber Lee Ettinger
Amber Lee ETTINGER (naskiĝis la 2-an de oktobro 1982 en Hazleton, Pensilvanio) estas usona aktorino kaj modelo. Ŝi akiris landan kaj mondan konatecon en 2007 sub la nomo Obama Girl en serio de videofilmetoj, en kiu ŝi apogis Barack Obama dum la usona prezidenta elekto de 2008.
Amber Lee Ettinger | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 2-an de oktobro 1982 (41-jaraĝa) en Hazleton | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Usono ![]() | |
Alma mater | Instituto de Modo kaj Teknologio ![]() | |
Partio | Demokrata Partio ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | modelo aktoro jutubisto televida produktoro ![]() | |
Aktiva dum | 2003– vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/76/Amber_Lee_Ettinger_by_Ben_Relles.jpg/220px-Amber_Lee_Ettinger_by_Ben_Relles.jpg)
Biografio
redaktiEttinger havas germanan kaj irlandan devenon. Ŝi studis ĉe Fashion Institute of Technology en Novjorko vestaĵan kaj modan dizajnon kun la celo, iam evoluigi propran modan linion (stilon). Ŝi estis elektita al Miss New York City en aŭgusto de 2003. Krom tiuj ŝi aperis en muzikvideo kiel dancistino, aperis sur kovrilpaĝo de Maxim kaj Playboy.
Ŝi akiris en 2007 landan kaj eĉ parte internacian sukceson per la kanto kaj interreta video "I Got a Crush…On Obama".[1]
Referencoj
redakti- ↑ "I Got a Crush…On Obama" By Obama Girl sur youtube.com, la 13-an de junio 2007.
Eksteraj ligiloj
redakti- Amber Lee Online Arkivigite je 2006-10-22 per la retarkivo Wayback Machine, oficiala paĝo
- Obama Girl. Cause I Got a Crush On Obama.