Vojevodio Vilno

w1

La Vojevodio Vilno - litove Vilniaus vaivadija, latine Palatinatus Vilnensis, ekde 1569 ankaŭ pole województwo wileńskie - estis administra parto de la Grandduklando Litovio respektive ekde 1569 de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj (Pollando-Litovio). Ĝi kreiĝis en la jaro 1413 kaj ekzistis ĝis la lasta el la sume tri Dispartigoj de Pollando-Litovio, do ĝis la jaro 1795.

Vojevodio Vilno


blazono


Banner of Vilnius Voivodeship

voivodeship of the Grand Duchy of Lithuania
Administrado
Lando Respubliko de Ambaŭ Nacioj (Pollando-Litovio)
Geografio
Areo 44 200 km² (4 420 000 ha)
La mapo de Vojevodio Vilno
Geografia situo 54° 40′ 0″ N, 25° 17′ 0″ O (mapo)54.66666666666725.283333333333Koordinatoj: 54° 40′ 0″ N, 25° 17′ 0″ O (mapo)
Kodoj
ISO 3166-2 LT
Eksteraj paĝoj
La kategorio en la Komunejo Vojevodio Vilno [+]
Pliaj informoj
Historia regiono kerno de la Grandduklando Litovio
Malapero 1795
vdr

La administra unuo ĉiam havis la urbon Vilno en sia centro, sed la periferiaj limoj iom ŝanĝiĝis tra la jarcentoj. Meze de la 17-a jarcento ĝi ampleksis pli malpli 44 200 kvadratajn kilometrojn.