Malfermi la ĉefan menuon

Rock HUDSON, vera nomo: Roy Harold SCHERER Jr. (naskiĝis la 17-an de novembro 1925 en Winnetka, Ilinojo, mortis la 2-an de oktobro 1985 en Beverly Hills, Kalifornio) estis usona aktoro kaj unu el la unuaj famuloj kiuj mortis de aidoso.

Rock Hudson
Rock Hudson 1954.jpg
Persona informo
Naskiĝo 17-an de novembro 1925 (1925-11-17)
en Winnetka
Morto 2-an de oktobro 1985 (1985-10-02) (59-jara)
en Marina del Rey
Mortokialo pulma kanceroaidoso
Tombo Forest Lawn Cemetery
Ŝtataneco Usono
Alma mater New Trier High School
Familio
Edz(in)o Phyllis Gates
Profesio
Profesio televida aktoro • filmaktoro • teatra aktoro • aktoro
Information icon.svg
vdr
Rock Hudson en la antaŭfilmo de Giant.

Naskiĝinte en Winnetka, Ilinojo, li en la jaro 1948 ekloĝis en Hollywood. Post aro da malgrandaj roloj li en 1955 aperis apud James Dean kaj Elizabeth Taylor en la filmo Giant. Poste li kune kun Doris Day brilis en pluraj komediaj filmoj, ekz. Pillow Talk (1959 kaj Lover Come Back (1962).

Li longe kaŝis sian samseksemon kaj fakte nur je la fino de sia vivo malferme parolis pri ĝi.

Listo de filmojRedakti

  • Giant (1955; "Giganto")
  • All That Heaven Allows (1956; "Ĉiu tiun permesas ĉielo")
  • Written on the Wind (1957; "Skribita sur la Vento")
  • Pillow Talk (1959; "Kapkuŝana Klaĉo")
  • El Perdido (1961; "La Perdita")
  • Lover Come Back (1962; "Amanto revenu")
  • Men's Favorite Sport (1964; "Preferata Sporto de Viroj")
  • Seconds (1966; "Sekundoj")
  • Blindfold (1966; "Okulkovraĵo")
  • Tobruk (1967; "Tobruko")
  • The Undefeated (1969; "La Nevenkita")
  • The Ambassador (1984; "La Ambasadoro")