Paavo Nurmi

Paavo Johannes NURMI (naskiĝis la 13-an de junio 1897 en Turku, mortis la 2-an de oktobro 1973 en Helsinko) estis finna atleto-kuristo por mezaj kaj longaj distancoj kaj unu el la plej grandaj olimpikaj atletoj iam ajn. Nurmi, konata kiel la "Fluganta Finno", estis unu el la simboloj de la juna finna nacio en la 1920-aj jaroj. Li partoprenis en tri olimpikoj (1920, 1924, 1928) kaj gajnis 12 olimpikajn medalojn (9 orajn kaj 3 arĝentajn), pli ol iu ajn alia atletika konkuranto ekde la renovigo de la Olimpikoj ekde 1896. Li posedis dum ok jaroj (1923–31) la mondan rekordon de la unumejla ebena kurado (1609 m; 4:10,4).

Paavo Nurmi
Persona informo
Naskonomo Paavo Johannes Nurmi
Aliaj nomoj El Finlandès volador
Naskiĝo 13-an de junio 1897 (1897-06-13)
en Turku
Morto 2-an de oktobro 1973 (1973-10-02) (76-jaraĝa)
en Helsinko
Tombo Turku Cemetery
Lingvoj finnasvedalatina
Loĝloko Turku
Ŝtataneco Finnlando
Okupo
Okupo longdistanca kuristo • maratonisto • atleto
vdr

La instiga ekzemplo por Nurmi estis ĉefe la samnaciano Hannes Kolehmainen, kiu venkis trifoje en la olimpiko de 1912. Li kuris per stophorloĝo en la mano dum la trejnadoj por precize dividi la forton. Li venkis en la Olimpiko de Antverpeno de 1920 en 10.000 m-a ebenkuro kaj 10.000 m-a kampokuro. Li venkis en Amsterdamo denove en 1928 en la 10.000 m-a ebenkuro.

Liaj plej gravaj sukcesoj okazis en 1924, en la Pariza Olimpiko. Li atingis la 10-an de julio – en tre varmego – Olimpikan rekordon en la 1500 m-a, poste en la 5000 m-a ebenkuro. Du tagojn poste en same malkonvena vetero, li ripetis la venkon en la kampokuro de 1920. Sekvatage, li atingis la unuan lokumon en la neoficiala 3000 m-a grupokonkuro (Finnlando venkis, sed la sportistoj ne ricevis medalojn).

Li atingis novan mondan rekordon la 23-an de aŭgusto 1923, kiam Nurmi kuris per stophorloĝo. Li kuris en la unumejla ebenkuro kaj la unuan tri kvaronmejlon kuris dum precize 63 sekundoj kaj la lastan dum 61,4 sekundoj. Spite al liaj sukcesoj, oni ne sekvis lian metodon.

Li akiris novan mondan rekordon en 1925 en la unuhora kuro, kiam li postlasis 19.210 m. Oni fortiris de li en 1932 la statuson de amatoro, tiel li ne povis partopreni en la olimpiko de Los Angeles.

Nurmi ricevis statuon jam en lia vivo, apud la helsinka olimpia stadiono.