Bartolomeo la 1-a

patriarko de Konstantinopolo

Lia Sankta Moŝto Patriarko Bartolomeo la 1-a (baptonomo Δημήτριος Ἀρχοντώνις; naskiĝis la 29-an de februaro 1940) estas la Patriarko de Konstantinopolo, la "unua inter egalaj" en la Orienta Ortodoksa Komunio, ekde la 2-a de novembro 1991.

Bartolomeo la 1-a
Patriarko de Konstantinopolo
Regado 1991
Persona informo
Βαρθολομαίος
Naskonomo Δημήτριος Αρχοντώνης
Naskiĝo 29-an de februaro 1940 (1940-02-29) (84-jaraĝa)
en Zeytinliköy,  Turkio
Religio ortodoksa kristana eklezio vd
Lingvoj turka vd
Loĝloko Fener vd
Ŝtataneco Turkio vd
Alma mater Halki seminary • Zografeion Lyceum • Munkena universitato • Bossey Ecumenical Institute • Pontifika Orienta Instituto vd
Subskribo Bartolomeo la 1-a
Profesio
Okupo kleriko • teologo • mediprotektulo • episkopo de la Eklezio de la Tri Koncilioj vd
Laborkampo ortodoksismo • pastora zorgado vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Bartolomeo kun Papo Francisko

Li naskiĝis sur la turka insulo Imvroso, en la Egea Maro. Li estas turka civitano, sed etne devenas el la restaĵo de la pontia greka komunumo ekzistinta en la nigramara regiono de Turkujo.

Kiel patriarko li estis speciale aktiva internacie. Unu el liaj unuaj taskoj estis la rekonstruo de la iam persekutitaj ortodoksaj eklezioj de la eksaj socialismaj landoj post la falo de komunismo en 1990. En tia ĉi klopodo li strebis fortigi la ligojn inter la variaj landaj eklezioj kaj patriarkejoj de la ortodoksa komunio. Li daŭrigis repacigan dialogon kun la romkatolika eklezio, komencitan de liaj antaŭuloj, kaj li komencis dialogojn kun aliaj kredoj, inkluzive de kristanaj, islamaj kaj judaj sektoj.

Ŝajne plej eksterordinare, li gajnis reputacion kiel eminenta ekologia aktivulo, metinta la subtenon de la patriarka ofico je variaj internaciaj ekologiaj movadoj. Sekvis por li la kromnomo "la Verda Patriarko".

Eksteraj ligiloj redakti