Itala Parlamento

La Itala Parlamento (en itala Parlamento Italiano) estas la nacia parlamento de la Italia Respubliko. Ĝi estas duĉambra parlamento kun 945 elektitaj membroj (parlamentari). Ĝi konsistas el la Ĉambro de Deputitoj, kun 630 membroj (deputati), kaj la Senato de la Respubliko, kun 315 membroj (senatori). Ambaŭ ĉambroj havas samajn devojn kaj povojn, kaj la Konstitucio ne faras distingojn inter ili. Sed, ĉar la Prezidento de la Senato plenumas rolon de Ŝtatestro kiam estas neceso anstataŭi la Prezidenton de la Respubliko, la Senato estas tradicie konsiderata Supra Ĉambro.

Itala Parlamento
Montecitorio - panoramio.jpg
duĉambra parlamento
Dum 1948 –
Antaŭulo Konstitucianta Asembleo de la Itala Respubliko
Fondodato 1948
Sidejo Palazzo Montecitorio, Italio
Lando Italio
Retejo Oficiala retejo
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Palaco Montecitorio en Romo, sidejo de la Ĉambro de Deputitoj

NotojRedakti

ReferencojRedakti

  • Gilbert, Mark. (1995) The Italian Revolution: The End of Politics, Italian Style?.
  • Koff, Sondra. (2000) Italy: From the First to the Second Republic.
  • Pasquino, Gianfranco. (1995) “Die Reform eines Wahlrechtssystems: Der Fall Italien”, Politische Institutionen im Wandel.


Eksteraj ligilojRedakti