Vincenzo Cerulli
Vincenzo Cerulli (naskiĝis la 20-an de aprilo 1859 en Teramo, mortis la 30-an de majo 1927 en Merate) estis itala astronomo
Vincenzo Cerulli | |
---|---|
Persona informo | |
Nomo | Vincenzo Cerulli |
Dato de naskiĝo | 20-a de aprilo 1859 |
Naskiĝloko | Teramo |
Dato de morto | 30-a de majo 1927 |
Mortoloko | Merate |
Aĝo je morto | 68 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupo | astronomo |
Geografio | |
Ŝtato | Italio |
Familio | |
Frato | Emidio Cerulli [+] |
Lingvoj | |
Parolata lingvo | itala lingvo [+] |
Portalo pri Homoj | |
Li ricevis sian diplomon pri fiziko en 1881 en la universitato de Romo « La Sapienza » kaj lernis dum kvar jaroj en Germanio, en la observatorioj de Bonn kaj Berlino. Reveninte en Italion, li libervole frekventis la observatorion de la Roma Kolegio, kie li kompilis, kun Elia Millosevich, katalogon de 1291 steloj.
En 1890, li fondis privatan observatorion apud Teramo, kiun li nomis Astronoma Observatorio de Collurania. Tie li multe observis Marson kaj estis unu el la unuaj subtenanto de la teorio (poste pravigita) laŭ kiu la Marsaj kanaloj estis nur optika iluzio.
La 2-an de oktobro 1910, li malkovris la asteroidon 704 Interamnia, unu el la plej grandaj korpoj de la ĉefa asteroida zono, al kiu li donis la latinan nomon de la urbo Teramo.
En lia honoro, oni donis lian nomon al :
- La kratero Cerruli sur Marso.
- La asteroido 366 Vincentina[1],
- La asteroido 31028 Cerulli[2].
Notoj kaj referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- itale Biografio Arkivigite je 2011-09-27 per la retarkivo Wayback Machine