Johann Heinrich Kindervater

Johann Heinrich KINDERVATER (naskiĝinta la 4-an de aprilo 1675 en Kelbra, mortinta la 2-an de oktobro 1726 en Nordhausen) estis germana teologo, protestantisma animzorganto, regionhistoriisto kaj verkisto de tekstoj por ekleziaj kantoj.

Vivo redakti

 
memortabulo ĉe Blazio-kirko en Nordhausen

Estante filo de urbkonsilia financkontrolisto li frekventis la lernejon de Frankenhausen antaŭ ekstudi en 1696 ĉe la Universitato de Jena. Tie pli ol ok jarojn studis li teologon kaj filozofion. En 1700 li magistriĝis kaj en 1703 li alvenis Erfurton. Tie li fariĝis diakono ĉe Andreo-kirko kaj en 1706 li elektiĝis pastoro ĉe la Preĝejo de la kanonikoj aŭgustenanaj. Post nur 30 semajnoj da deĵoro li sekvis vokon venitan el Nordhausen je la komunumo de Blazio-kirko.

Paralele al pastoreco li nomumiĝis asesoro (helpisto) en la konsistorio kaj inspektisto kaj administranto de orfejo. Krome li daŭrigis la tekstoskribon por ekleziaj kantoj: dek du kantoj de li ĝis nun estas konataj. Krome li evoluigis la tiean bibliotekon (Himmelgarten-Bibliothek), verkis leksikonon pri kleraj elstaruloj de Nordhausen. La incendion de la 1712-a jaro li ankaŭ kronike dokumentis.

Edzino lia estis Sophia Elisabeth Happe; kun ŝi li havis minimume sep infanojn - Elisabeth, Johann Samuel, Johann Philipp, Margarete Gertrude, Johann Christoph, Johanna Elisabeth kaj Catharina Sophie. Ĉe la paroĥestrejo de Sankta Blazio estas memortabulo muntita por li. Tombo lia estas ene de la preĝejo.

Verkoj (elekto) redakti

  • Curieuse Feuer- und Unglücks-Chronica, Neuenhahn, Nordhausen 1712.
  • Nordhusa illustris, Freytag, Wolfenbüttel 1715.
  • Arcana Bibliothecae Blasianae, Oder: Eigentliche Nachricht von der alten raren Bibliothec der Kirchen S. Blasii, Cöler, Nordhausen 1717.
  • Die neue Engels-Brüderschafft als eine Veritable Quäckerey, Hoyer, Nordhausen 1719.
  • Passio Christi Historico Metrica, Das ist, Kurtze Betrachtung Des Paßions-Liedes Jesu Leiden, Pein und Tod, Ritschel, Erfurt 1721.

Literaturo redakti

  • Friedrich Ferdinand Traugott Heerwagen: Literatur-Geschichte der geistlichen Lieder und Gedichte neuer Zeit. Band 1, Riedel, Schweinfurth 1797, p. 177-178
  • Art. "Kindervater, Johann Heinrich" fare de Jakob Franck. Ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, Band 15 (1882), p. 765 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj redakti