Malfermi la ĉefan menuon
La Andreas-kirko en la Andreas-strato.
Interno de la kirko.

La Preĝejo Sankta Andreo (germane: Andreaskirche) estas unu el la multnombraj preĝejoj en la urbocentro de Erfurto.

InternoRedakti

Enirante tra la suda portalo la preĝejon, oni impresiĝis per la krucifiksa reliefo kaj la apostoloj Petro (maldekstre) kaj Andreo (dekstre), verkoj de la persono kiu faris la sarkofagon de Sankta Severo en la preĝejo Sankta Severo. En la interno estas krome:

  • Altaro kun ambono de 1800/07 kun partoj de fasado de 1688 (skulptaĵoj de Moseo kaj Johano, reliefmedaliono kun Golgoto-sceno kaj kolonoj)
  • "Priploro de Kristo" el grejso de 1440/50.
  • Epitafoj kun portretoj (de teologoj) el la 17-a jc.
  • Orgeno de J.G. Kummer el Dachwig: Ĝi faritis de 1987-89 ene de historia orgenfasado de 1787, kun parta uzo de la malnovaj fajfiloj. La muzikilo havas 25 registrojn sur du klararoj kaj pedalon[1] .
  • Sonorilo de Melchior Moeringk (1599)

Lutero kaj la preĝejoRedakti

Post la morto de Luther la landa reganto mendis en Erfurt gisadon de tomba slabo el bronzo. La muldila modelo el ligno de 1548 videblas en la preĝejo kaj estas konsiderata kiel la plej malnova lutera monumento. La sonorilo de 1599 el erfurta fabriko estas majstroverko koncerne sonon kaj formon.

HistorioRedakti

Antaŭa konstruaĵo menciitas en 1182, la hodiaŭa komplekso estas el la 14-a jc. (krom la turo, kiu devas esti pli malnova). Ĝi ankaŭ servis kiel monaĥeja kirko al la benediktaninoj ekde 1482/84. La monaĥinoj uzis la kirkon ankoraŭ post la protestantiĝo de la komunumo en 1522, ĝis kiam en 1688 denove la monaĥejo translokitis. Dum 1772-81 la eminenta pedagogo Christian Gotthilf Salzmann pastoris en la preĝejo. Alikonstruoj faritis en la 18-a kaj la 19-a jarcentoj, la lasta grandstila restaŭrado estis en 1982/83.

En 1604 la komunumo unuiĝis kun la komunumo de la Maŭrico-kirko; ambaŭ en 1973 kun la Mikaelo-komunumo. Origine la preĝejo estas sen ĉirkaŭantaj konstruaĵoj sur malaperinta tombejo; nur en 1926, kiam konstruitis la komunuma domo norde, ĝi integriĝis al la najbaraj domo-vicoj.

AspektoRedakti

Malgraŭ alikonstruoj la ekstero ankoraŭ aspektas mezepoke. La turo estas pli maljuna ol la navo (sed kun nova spajro). Ĉe la nuda okcidenta, mure fermita parto videblas arko, sub kiu estis la en 1484 konsekrita galerio de la monaĥinoj. Ĝi iam estis per transpasejo kunigita kun la monaĥejo de ĉe la alia flanko de la strato. Klostro kaj transpasejo malkonstruitis en 1689, kiam oni establis la remparojn de Petersberg. Ene videblas triflanka, duetaĝa galerio kaj plafono datumantaj de 1768/69. Super la orgengalerio konserviĝis restoj de pli malnova plafono. Oriente estas buntaj fenestroj de 1950, laŭ planoj de la erfurtano Carl Heine.

LiteraturoRedakti

  • Andreas Schareck: Erfurt, eldonejo Mitteldeutscher Verlag, 3-a eldono, Halle 2013, ISBN 3954620057
  • Hermann H. Saitz: Erfurt zu Fuß, 5-a eldono, Erfurt 2010
  • Gerd Schöneburg: Erfurt. Führer durch die historische Altstadt, 4-a eldono, Erfurt 2009
  • Kristina Kogel: Erfurt an einem Tag. Ein Stadtrundgang, eldonejo Lehmstedt, Leipzig 2011, ISBN 3942473070
  • Ulrich Seidel: Erfurt: Rundgänge durch die Geschichte, eldonejo Sutton, 2004, ISBN 3897027607
  • Ulrich Seidel: Erfurt: Neue Rundgänge durch die Geschichte, eldonejo Sutton, 2009, ISBN 3866804571
  • Wolfgang Knape: Erfurt: Ein Führer durch die thüringische Landeshauptstadt, 5-a eldono, eldonejo Schmidt-Buch-Verlag, Wernigerode 2007, ISBN 3936185344
  • Georg Dehio / Stephanie Eißing / Franz Jäger: Handbuch der Deutschen Kunstdenkmäler: Thüringen, eldonejo Deutscher Kunstverlag, 2003, ISBN 3422030506

ReferencojRedakti

  1. Informoj pri la orgeno

Eksteraj ligilojRedakti