Nat Turner

sklavo en Usono, kiu gvidis sklavan ribelon en 1831

Nat Turner (n. 2-an de oktobro 1800 en Southampton, Virginia; m. 11-an de novembro 1831, ekzekutita) estis sklavo en Usono, kiu gvidis sklavan ribelon en 1831.

Nat Turner

Vivo redakti

Nat Turner naskiĝis en plantejo de Benjamin Turner kiel filo de sklavino. Filo de la bienulo instruis al li kristanan kredon. Turner venis pli kaj pli al la konkludo, ke Dio elektis lin por gvidi siajn homojn el la sklaveco (1825). Li agadis kiel predikisto inter la sklavoj kaj oni nomumis lin la profeto. Nat Turner estis vendita post morto de lia posedanto 1831.

La sklava ribelo redakti

En februaro de 1831 li vidis en suneklipso signon de Dio por komenci la liberigon. La 21-an de aŭgusto Nat kaj sep aliaj sklavoj murdis siajn posedantojn. Al la grupo aliĝis ankaŭ aliaj sklavoj kaj liberaj kolorhaŭtuloj kaj ili per tranĉiloj, hakiloj migris de bieno al bieno kaj murdis ĉiujn blankulojn eĉ virinojn, infanojn. Ili murdis entute 55 blankulojn, ĝis militistaro venkis ilin. Oni murdis pro venĝo pli ol cent senkulpajn sklavojn kaj enkondukis pli akrajn sankciojn.

Turner povis fuĝi, sed oni kaptis lin post ses semajnoj, la 30-an de oktobro 1831. Dum lia kaptiteco notskribis Thomas R. Gray la vivon de Nat. Tio estis publikigita kiel The Confessions of Nat Turner en ĵurnaloj.

Nat Turner estis ekzekutita (pendigita) la 11-an de novembro 1831. Lia korpo estis dekapigita, distranĉita.

Eksteraj ligiloj redakti