Koncepta arto

Arta Movado
(Alidirektita el Konceptarto)

Koncepta arto (angle: conceptual art) aŭ konceptismo (el la latina  conceptus  - penso, reprezentado) estas belarta skolo, kiu aperis en Novjorko (Usono) en 1965 por kiu la ideo de aŭ la koncepto estas pli grava ol estetikaj aŭ material-teknikaj konsideroj.

Fontano fare de Marcel Duchamp. fotita en 1917

Konceptismo estas literatura kaj arta direkto de postmodernismo , kiu konkretiĝis fine de la 60-aj jaroj kaj fruaj 70-aj jaroj de la 20-a jarcento en Usono kaj Eŭropo.

Koncepta arto preferas pli la ideon, la projekton ol ĝia realigo. En ekspozicioj ĝiaj reprezentantoj prezentas skizojn, difinojn, klarigojn, prefere ol finitajn artaĵojn.

Koncepta arto ne alvokas emocian percepton, sed al intelekta pripensado pri tio, kion oni vidas. Por konceptaj artistoj, artverkoj ĉefe celas defii la intelekton. Tiel komprenita koncepta arto ne devas esti bela kaj eĉ ne devas esti palpebla aŭ esti iu objekto. Sol Lewitt klarigis en 1967, ke li komencis kun ideo, koncepto, prefere ol formo. La ideo estas la maŝino, kiu realigas la artaĵon[1]. En 1970 okazis la unua koncepta arta ekspozicio. Konceptaj artoj kaj konceptaj artistoj okazis en la Kultura Centro de Novjorko[2].

Konceptistoj ofte uzis pretajn objektojn, tamen, malgraŭ la utilaj funkcioj en ili, ili donis al ili tute alian signifon. Sol Levitt, en artikolo en 1967 por la revuo ArtForum , proponis ĉi tiun difinon de koncepta arto:

"... La celo de artisto okupita pri koncepta arto estas igi sian verkon intelekte interesa por la spektanto, tamen ne tuŝante sian animon  ."

Malakceptante la ideon ke arto devas nepre estetike plaĉi, konceptaj artistoj laboras en diversaj kampoj, inkluzive de spektakla arto (angle performance art), video-arto kaj landarto. Konceptaj artistoj ofte kreas nekutimajn provizorajn instalaĵojn, kiuj laŭ la ideo devas vastigi la limojn de percepto kaj fari arton alirebla por ĉiuj.

Historio redakti

La invento de la esprimo "koncepta arto" estas atribuita al la usona filozofo kaj muzikisto Henry Flint. Tio estis la titolo de lia eseo en 1961 (Koncepta Arto), eldonita en An Anthology of Chance Operations, redaktita de Jackson MacLow kaj La Monte Young en 1963 .

Lingva kaj teksta arto redakti

 
Lisa Levy, "La ideoj en mia kapo" - Arta foiro Pulse

Lingvo ofte ludas gravan rolon en koncepta artverko. Klasika ekzemplo estas la artaĵo One and three chairs (Unu kaj tri seĝoj) el la jaro 1965, per kiu Joseph Kosuth montris tri ideojn de seĝo: foto de seĝo, seĝo mem kaj vortara difino de la vorto 'seĝo' [3]. Konceptaj objektoj povas ekzisti en frazoj, tekstoj, diagramoj, grafikaĵoj, desegnaĵoj, fotoj, aŭdaj kaj videaj materialoj. Ajna objekto, fenomeno, procezo povas fariĝi objekto de arto, ĉar koncepta arto estas pura arta gesto.

Konata koncepta revuo estas Art&Language (Arto kaj Lingvo). La usona artisto Joseph Kossuth, unu el la fondintoj de la grupo Art&Language, vidis la signifon de konceptismo en tio ke oni "radikale rekonsciu kiel funkcias artverko - aŭ kiel kulturo mem funkcias ... arto estas la potenco de ideo, ne materialo."

Grava parto de la Trovitaj Objektoj (en: Ready-mades) de Marcel Duchamp koncernas la rilaton al lingvo. Pri la surskriboj kiuj akompanis kelkajn de siaj artaĵoj, Duchamp skribis en 1961: "Grava trajto: la mallonga frazo, kiun mi skribis okaze de la Trovita Objekto. Ĉi tiu frazo, anstataŭ priskribi la objekton kiel titolo farintus, celis forporti la menson de la spektanto al aliaj pli parolaj regionoj "[4]. Ĉi tiu rilato al lingvo estas kompleksa kaj konsistas ofte el vortludoj. Jen ekzemplo :

  • 1920: Fresh Widow (litere Freŝa Vidvino): miniatura repliko kun la esprimo «french window», kiu signifas "franca fenestro" (fenestro kiu malfermiĝas internen de la domo, kontraŭa al angla fenestro kiu malfermiĝas eksterdomen), Duchamp forigis la du "n" de la angla vortoj French kaj Window, kiu rezultis en la esprimo Fresh Widow. Tiel la titolo do signifas "Malprudenta Vidvino"!
  • 1921 : Belle haleine. Eau de voilette (Bela fetoro. Akvo de violeto => voilette anstataŭ Eau de toilette, speco de malforta parfumo) : ovalforma kartona skatolo en purpura koloro, vitra parfumbotelo. La skatolo portas la surskribon "Rrose Sélavy 1921" (=>Rsose alduas ĉi tie Rozo (bonodora) kaj ne la personan nomon Rose).

La surskriboj sur iuj Trovitaj Objektoj de Marcel Duschamp ofte ŝajnas absurdaj. Tial tiuj artaĵoj povus esti resumitaj per la formulo: "Ĉi tio estas 'Arto' ĉar mi diras ĝin', formulo, kiu estis ia slogano de la 1950-aj jaroj kaj la 1960-aj jaroj de ne malmultaj konceptaj artisoj.

Pioniroj redakti

La franco Marcel Duchamp estas rigardata kiel la unua granda ekzemplpo de koncepta artisto. En la 1920-aj jaroj li faris serion da pretaĵoj en kiuj li ekspozicias objektojn el la ĉiutaga vivo kiel arto. [5] Kutime oni konsideras ke Duchamp apartenas al la Dadaisma movado, kiu estas unu el la antaŭuloj de koncepta arto. En la 1950-aj kaj 60-aj jaroj, la movado denove ricevis la atenton de artistoj kiel Jasper Johns kaj Robert Rauschenberg.

Reprezentantoj redakti

Ed Kienholz kaj George Segal estas gravaj skulptistoj en koncepta arto.

La franco Yves Klein estas grava pentristo kun sia Antropometrioj, en kiu li pentris nudajn knabinojn kovritajn per blua farbo, kiun li ruligas super la tolo. La itala Gina Pane kaj la usona Vito Acconci praktikas korpopentradon, dum Hermann Nitsch kreas estetikon de krueleco kun sia Teatro Orgioj-Misteroj. Joseph Beuys kies kredo estas arto identas al la vivo mem, kaŭzis furoron kun prezentoj kaj instalaĵoj.

Aliaj signifaj artistoj de koncepta arto estas: Christo (Javacheff) kun siaj grandegaj pakaĵoj, Wolf Vostell, Nam June Paik (Fluxus, Happening), Joseph Kosuth, Bruce Nauman, Walter De Maria, Dmitrij Prigov kaj Robert Smithson.

En la 1980-aj jaroj ekestis movado de rusaj konceptaj artistoj kiu klopodis subfosi socialisman ideologion per la strategioj de koncepta arto kaj alpropriag arto (en: appropriation art). En la vidaj artoj, 'alpropriga' signifas taŭge adopti, pruntepreni, recikli aŭ specimenigi aspektojn (aŭ la tutan formon) de homfarita vida kulturo. Rimarkinda artaĵo tiurilate estas la Trovitaj Objektoj (en: Ready-mades) de Marcel Duchamp. La centraj artistoj estis Dmitrij Prigov, Ilja Kabakov, Irina Naĥova, Viktor Pivovarov, Vitalij Komar kaj Aleksandr Melamid, Erik Bulatov kaj Andrej Monastirskij.

Tiu movado, ankaŭ nomata Moskva konceptismo, okupis specialan lokon en la historio de koncepta arto. Gravas rimarki, ke la moskva konceptismo disvolviĝis izole de la landoj de okcidenta kaj orienta Eŭropo, Azio kaj Ameriko, kaŭzitaj de fenomenoj kiel la Fera Kurteno kaj la Malvarma Milito[6].

Gravaj konceptaj artistoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Paul Maenz, Gerd de Vries (red.): Art & Language. Texte zum Phänomen Kunst und Sprache (Arto kaj Lingvo. Tekstoj pri la fenomeno de arto kaj lingvo), Kolonjo,1972.
  • Charles Harrison: Essays on Art & Language (Eseoj pri Art&Language), Blackwell Publishers, 1991, ISBN 978-0631164111
  • Sol LeWitt: Paragraphs on Conceptual Art. In: Artforum (Paragrafoj pri Koncepta Arto), En: Artforum, Vol. 5, n-ro 10, somero 1967, pp 79-83
  • John Chandler, Lucy Lippard: The Dematerialization of Art (La Demateriigo de Arto), Art International, februaro 1968
  • Sol LeWitt: Sentences on Conceptual Art (Frazoj sur Koncepta Arto), en: Art&Language: The Journal of Conceptual Art . Vol. 1, majo 1969, pp 11-13
  • Charles Harrison: Conceptual Art and Painting: Further essays on Art & Language. MIT Press,

Referencoj redakti

  1. Richard Osborne, Dan Sturgis. Art theory for beginners, (Zidane Press, London 2006), 144.
  2. (en) artlex.com Arkivita versio de la originalo je la 16-an de majo 2013.
  3. One and three chairs, MoMa Learnng
  4. (fr) «À propos des "Ready-mades"», Duchamp du signe, op. cit., p. 191, en: Marcel Duchamp, Duchamp du signe. Écrits, arigitaj kaj prezentitaj de Michel Sanouillet, Parizo, Flammarion, 1975.
  5. Tate Modern
  6. (ru) Сергей Гущин, Александр Щуренков. Современное искусство и как перестать его бояться.. — Москва: АСТ, 2018. — С. 182-183. — 240 с. — ISBN 978-5-17-109039-5.