Trovita objekto

arto farita el modifitaj, sed ne kaŝe transformitaj, ĉiutagaĵoj

Objekto trovita (france Objet trouvé, angle Found artReady-made, hispane objeto encontrado) estas artaĵo kiun artisto ne kreis mem sed nur elektis kaj poste deklaris artobjekto.

La fontano de Duchamp.

Historio redakti

La teoriisto de surrealismo, André Breton difinis tiajn finfaritaĵojn kiel aĵon pretan, kiu iĝis artaĵo nur danke al artista decido.

La nocion aplikis unuafoje Marcel Duchamp por artaĵaro farita de 1913-21, por kies finfarado li estis preninta objektojn de moderna amasproduktado por elmontro publika en estetike provoka maniero. Famas lia Antaŭrado de biciklo kun stirilo prezentita inverse sur tabureto. Krome konategas la legendoza Fontano (1917), fakte serie farita pisejo, sur kiun la artisto skribis R. Mutt antaŭ fremdiga, oblikva metado de la tuto.

Paŝo surrealismen faris Duchamp per la aliigo de La Gioconda al kiu li donis lipharojn kaj obscenan titolon konsistantan el mallongigo L. H. O. O. Q. por vidigi la erotikan momenton ligitan al la bildo laŭ la persona sento de la artisto.

Simile al Duchamp agis ties amiko Man Ray per la najlobjekto Gift/Object de 1921; ambaŭ estis ege ŝatitaj en la rondo de la surrealismaj artistoj, kvankam efika daŭrigo de la ideoj nur faritis ekde la 1950-aj jaroj fare de Robert Rauschenberg, Jasper Johns, Andy Warhol kaj Salvatore Garau.

Revivigo redakti

Dum la 1980-aj jaroj reekvivis tiaj tradicioj de finfaritaj objektoj ĉe kelkaj pli junaj usonaj artistoj (ekz. Jeff Koons). Ĉar nur la objektoj en ilia karaktero relative multe ŝanĝitis (ekz. gisite el bronzo ĉe Johns aŭ el ŝtalo ĉe Koons; kombinite kun aliaj objektoj aŭ alie instalite: ekz. muntitaj polvosuĉiloj kun neonlampoj malantaŭ vitroplastaj vitrinoj ĉe Koons), tiuj pli modernaj objektoj estu konsiderataj pli kiel ekzemploj de objekta arto, ne de pura "trovita arto".

La Duchamp-aj finfaritaĵoj apartenis al la plej gravaj artobjektoj je la komenco de la 20-a jarcento. Ili radike starigis la demandon pri la futuro de tradiciaj artaj difinoj kaj terminoj kaj markis la komencon de moderna arto kaj arkitekturo.

Literaturo redakti

  • Matthias Bunge: Vom Ready-made zur Fettecke. Beuys und Duchamp – ein produktiver Konflikt. In: Hessisches Landesmuseum Darmstadt (Hrsg.): Joseph Beuys. Verbindungen im 20. Jahrhundert, Darmstadt 2001, ISBN 3-926527-62-5.
  • Francis M. Naumann: Marcel Duchamp – The Art of Making Art in the Age of Mechanical Reproduction. Harry N. Abrams, New York 1999, ISBN 0-8109-6334-5.

Eksteraj ligiloj redakti