Gina Pane

franca artistino de italaj familiaj radikoj

Gina Pane - prononco itale [ĜI:na PA:ne], naskiĝis la 24-an de majo 1939 en Biarritz, mortis la 5-an de marto 1990, 50-jara, en Parizo - estis franca artistino. Ŝi ĝenerale perceptiĝas kiel ano de koncepta arto.

Gina Pane
Persona informo
Naskiĝo 24-an de majo 1939 (1939-05-24)
en Biarritz
Morto 5-an de marto 1990 (1990-03-05) (50-jaraĝa)
en 4-a arondismento de Parizo
Tombo Tombejo de Montparnasse
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Nacia Altlernejo de Belartoj
Okupo
Okupo ludartisto • instruisto • desegnisto • vidartisto
vdr

Pane komencis siajn artajn agojn en 1970. Tiuj estas precipe konataj pro inkludado de la memdamaĝo de la artisto per vitro, dornoj, klingoj kaj fajro. Komencante en 1981, ŝi skribis scenarojn anstataŭ prezentado de realaj agoj. Ĉiuj agoj faritaj de ŝi estas nur dokumentitaj per fotado.