Michael Kienzer

aŭstra konceptartisto

Michael KIENZER (naskiĝis en 1962 en Steyr) estas aŭstra artisto kaj skulptisto. Li ĝenerale perceptiĝas kiel ano de koncepta arto.

Michael Kienzer
Persona informo
Naskiĝo 1962
en Steyr
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo pentristo • skulptisto
vdr
artaĵo en Vieno, similanta akvopumpilon, sed neatingeblan
la sama artaĵo - la lanterno do ne apartenas al la instalaĵo
pejzaĝa artaĵo en la "aŭstra parko de skulptaĵoj" en Graz
plia artaĵo en Vieno estas simple serio da hamakoj en publika parko - somere certa bona servo por ripozemuloj

Vivo redakti

Michael Kienzer studis skulptadon kun Josef Pillhofer ĉe la Lernejo de Aplikata Arto en Graz de 1977 ĝis 1979. De 1981 ĝis 1985 li studis skulptadon kun Bruno Gironcoli ĉe la Universitato de Aplikataj Artoj en Vieno.

En lia laboro li traktas objektojn, instalaĵojn kaj desegnaĵojn kaj traktas konceptojn kiel ekzemple spaco, tempo, surfaco kaj kunpremado. Liaj "koncizaj intervenoj ŝanĝas kaj koncentras la agadon de fizikaj fortoj, ĝenas kaj ŝanĝas la ŝajne nemoveblajn strukturojn de la loko".

En la malnova armilejo de Weikendorf, kultura kaj socia centro estis starigita per konkurso bazita sur dezajno de Michael Kienzer.

Michael Kienzer instruis kiel dumtempa profesoro por arto kaj komunika praktiko ĉe la Instituto por Belarto kaj Media Arto ĉe la Universitato de Aplikataj Artoj en Vieno en 2005/2006 kaj ekspozicias hejme kaj eksterlande ekde 1984.

Kienzer vivas kaj laboras en Vieno.