Starobilsk

Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Starobilsk (stacidomo).

Starobilsk (pole Starobielsk, ukraine Старобільськ, ruse Старобельск) estas urbo en Ukrainio, Luhanska provinco, ĉe la rivero Aidar, (alfluo al Donec), ĉirkaŭ 20 000 loĝantojn. La urbo post la invado de Rusio en Ukrainion estas okupata de rusoj ekde la 2-a de marto 2022.

Starobilsk
ЛНУ Т Шевченка у Старобільську.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 92700 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 18 796  (2011) [+]
Loĝdenso 1 411 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 49° 17′ N, 38° 54′ O (mapo)49.28286111111138.897388888889Koordinatoj: 49° 17′ N, 38° 54′ O (mapo) [+]
Alto 63 m [+]
Areo 13,32 km² (1 332 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Situo de Starobilsk
Situo de Starobilsk

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Starobilsk [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

HistorioRedakti

  • La urbo fondiĝis en 1686, sed jam en 1650 en insulo sur delto de la rivero Aidar establiĝis ŝirmejo de la sudaj limoj de Rusio kaj oni konstruis lignan preĝejeton.
  • En 1686 cele de plifortigo de la sudaj limoj de Granda Rusio ekestis militista tendaro Belsky.
  • Starobilsk estis ĉefurbo de Ukrainio dum kelke da tagoj dum la dua mondmilito kaj la unua urbo liberigita de germanoj.

En la jaroj 1939-1940 sur la areo de estinta monaĥejo estis militprizono por poloj, oficiroj (ankaŭ substandardistoj) de konstanta servo kaj rezervo de Pola Soldataro, prenitaj al soveta malibero post okupo de Orientaj Limregionoj, post la 17-a de septembro 1939. Inter la 1-a ĝis 4-a de novembro ĉiuj polaj militkaptitoj estis dislokitaj en sovetaj urboj Kozelsk kaj Starobilsk, funkciuloj de polico, limgardistoj kaj prizongardistoj en Ostaŝkov. La 15-an de novembro 1939 en militprizono restis 3946 polaj militistoj. Aprile kaj maje 1940 ili estis murditaj en la sidejo de NKVD en Ĥarkovo de lokaj funkciuloj kaj NKVD-laborantoj alvenintaj de Moskvo laŭ decido de Politburoo de la Centra Komitato de Komunista Partio de Sovetunio. Enterigitaj en Pjatiĥatki. 48 poloj mortis en la internigejo kaj estis enterigitaj en malnova urba tombaro, en 1995 oni transportis iliajn korpojn al ĉmira tombaro. La 25-an de oktobro 1940 NKVD en interna korespondado anoncis bruligon de personaj dokumentoj de polaj oficiroj el la militprizono.

La 11-an de novembro 1940 en la militprizono okazis kunveno kun partopreno de generalo Jerzy Wołkowicki, kie majoro Ludwik Domoń vortigis flamantan alparolon en la Nacia tago de sendependeco — sovetaj politikaj gvidantoj malpermesis pluajn elpaŝojn.

ĜemelurboRedakti

Konindaj personojRedakti

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti