Bandejrano

(Alidirektita el Bandeirante)

Bandejranoj estis la militistoj kaj koloniistoj kiuj el la 16a jarcento eniris en la internaj teritorioj de Sudameriko, elirinte el San-Paŭlo de Piratininga (San-Paŭlo) en kio poste estos Brazilo. La vorto "bandejrano" devenas de la portugala vorto "bandeira" (flago) ĉar ili grupiĝis uzante flagojn kiuj distingis ilin; metafore poste estis nomitaj "bandeiras" la armitaj bandoj kaj ankaŭ la invadoj fare de portugalanoj en teritorioj poste reklamitaj de Portugalio. La urbo San-Paŭlo estis tiam diferenca el la ceteraj setlejoj de portugaloj en Ameriko, ĉar ĝi ne troviĝis ĉe la marbordo, sed sur la altebenaĵo kiun oni atingis post supreniri al la montaro Serra do Mar. Tiele, izolataj el komerco kaj sen ekonomiaj alternativoj, la lokanoj ekatakis la indiĝenojn por sklavigi kaj vendi ilin ĉefe en regionoj produktantaj de sukero. Liaj duarangaj dediĉoj estis la minado kaj la agrikulturo kiuj poste dominos la ekonomian panoramon.

Monumento al Banderas, de Victor Brecheret, Parko Ibirapuera, en San-Paŭlo.

Dum en la historio hispana kaj de la landoj najbaraj kun Brazilo la bandejranoj estas konsiderataj speco de piratoj de tero, en Brazilo la bandejranoj estas agnoskitaj poztive ĉar ili portis la landlimojn de la Portugalia Ameriko multe trans la limoj markitaj en la Traktato de Tordesillas, kaj tiele ili difinis la aktualajn limojn de la brazila teritorio.

La bandejranoj etne estis descendantoj de portugaloj, ĉefe miksitaj kun indiĝenoj. El la 17a jarcento, ili parolis lingvafrankaon nome lengua general paulistanheengatu paulista, derivita el la lingvo de la indianoj tupioj. La tupioj partoprenis en ties ekspedicioj grandnombre, ĉar ili estis inter 80 kaj 90 % de la forto de "bandeira".

Eksteraj ligiloj redakti