Nova ŝtato – tiel oni nomas la periodon de la historio de Brazilo inter la 10-a de novembro 1937 kaj 29-a de oktobro 1945, kiam Getúlio Vargas estis Prezidento de Brazilo.

Nova Ŝtato
10-a de novembro 1937 – 29-a de oktobro 1945

reĝimo
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

Antaŭaĵoj redakti

En 1930 okazis puĉo kiu finis la unuan respublikon en Brazilo. Kiam Vargas puĉis en 1930, li intencis estri absolute, sen konstitucio, kaj finis la "provizoran" respublikan periodon de la brazila historio laŭ ideoj de Pozitivismo. En 1932, la Pro-Konstitucia Revolucio en San-Paŭlio devigis Vargas-on akcepti novan konstitucion en 1934.

Post la aprobo de nova konstitucio en la 16-a de julio 1934, de la Nacia Konstituicia Asembleo, elektita en la antaŭa jaro, tiu asembleo elektis ankaŭ Getúlio'n Vargas'on kiel konstitucian prezidenton dum 4 jaroj, sen rajto al reelekto. Tiu nova politika ordo estis bazita en "normalaj" demokratiaj postuloj, t. e., ekzisto de parlamento, sendependa juĝistaro, divido de povoj, civilaj rajtoj, ktp.

En 1935 okazis komunisma ribelo en Norda Rio-Grando kaj en Rio-de-Ĵanejro. Depost tio, oni sentis emon al ne okazo de balotado en 1938, sed Vargas indikis kiel kandidato al prezidanteco la ministron José Américo de Almeida, kiu sincere kredis en Vargas. En 1936 la parlamento kreis leĝojn kontraŭ komunisma agado kaj multaj komunismaj politikistoj estis arestitaj.

La Puĉo redakti

En la fino de 1937, estis denuncita de l' registraro la ekzisto de komunisma plano por preni la povon, la t. n. Plano Cohen, plano farita de l' registaro mem por krei favoran klimaton al planita puĉo, kiu okazis en la 10-a de novembro.

Getúlio Vargas ordonis la malfermon de parlamento kaj trudis novan konstitucion, faritan de Francisco Campos, kromnomata Chico Ciência (Franĉjo Scienco). La nova konstitucio faris la prezidenton ne nur ŝtatestro kaj registrarestro, sed ankaŭ la plej supera leĝdonanto kaj plej supera juĝisto. En la komenco de 1938, Vargas dekretis la nuligon de politikaj partioj, inkluzive la Ação Integralista Brasileira (Kompletiganta Brazila Agado), la faŝisma partio. En la 11-a de majo 1938, la faŝistoj invadis la Palacon Guanabara por puĉi kontraŭ Vargas. Ili estis venkitaj kaj Vargas povis persekuti ankaŭ faŝistajn politikistojn.

Ekonomio redakti

Vargas orientigis la brazilan ekonomion laŭ la teorioj de John Maynard Keynes kaj ekonomia naciismo, kiu kaŭzis fortan impulson al industriigo. Oni kreis en tiu periodo la Nacian Konsilon de Petrolo, la Administran Servon de Publikaj Funkcioj, la Nacian Ŝtalan Kompanion, la Kompanion Vale do Rio Doce (minado), la Uzinon de Paulo Afonso kaj la Nacian Fabrikon de Motoroj, inter aliaj. Malgraŭ tio, la ĵurnalisto kaj verkisto Monteiro Lobato estis arestita dum ses monatoj ĉar li volis ke oni serĉu petrolon en Brazilo. En 1943, Getúlio kreis la "Consolidação das Leis do Trabalho" (Aron de Laborleĝoj), kiu garantiis la stabilecon de dungo post dek jaroj de laboro, ĉiusemajnan pagatan ripozon kaj maksimuman daŭron de 8 laborhoroj en ĉiu tago, krom aliaj avantaĝoj al laboristoj.

Politiko redakti

Inter 1937 kaj 1945, Getúlio Vargas strukturis la ŝtaton laŭ profesia administracio. La ŝtataj funkciuloj estis elektitaj de publika konkurso kaj estis promociitaj laŭ merito. Li malpermesis la ekzistadon, krom de politikaj partioj, de privataj armeoj, persekutis Lampiãon kaj aliajn dungsoldatestrojn. Li malfondis la Nacian Gvardion, kiu havis heredan hierarkion, kaj permesis nur la ekzistadon de ŝtata armeo kun moderna strukturo.

Vargas mem elektis la subŝtatestrojn kaj malpermesis al subŝtatoj porti flagojn aŭ blazonojn. Li ankaŭ kreis prisindikatan leĝon kiu permesis al prezidento interveni en sindikatoj, kaj la sindikatestroj ricevi monon de ŝtato. Krom tio, oni kreis departementojn de propagando kaj cenzuro kaj sekretan policon.

La Nova Ŝtato devigis al infanoj bazajn lernadon, sed malpermesis instruon en alia lingvo ol la portugala.

Fino redakti

Kiam komenciĝis la Dua mondmilito, la rapida falo de Francio ŝancelis la brazilan sintenon rilate al la kapablo de Alianculoj venki la militon. Brazilo dividiĝis je german- kaj usonosimpatiantoj, tiuj gviditaj de kanceliero GRAÇA ARANHA. Fine, post jaroj de ekonomia premo de Britio kaj Usono, Brazilo decidis apogi Alianculojn kaj deklaris militon al Akso, sendante helptrupon al Italio. Brazilo ne aliĝis al la potenco de la Akso Romo-Berlino-Tokio de la Dua Mondmilito kiel faris aliaj diktaturoj, sed male por ricevi apogon de la venkontaj Aliancanoj, la brazila ŝtato aliĝis al tiuj kaj sendis la trupojn de la Brazila Ekspedicia Forto, kiu batalis ekzemple en la Kampanjo de Italio.

Post la fino de milito en 1945, estis premoj por demokratio en Brazilo, oni argumentis se Brazilo luktis kontraŭ faŝismaj landoj, oni havu tie ankaŭ demokratian registaron. Vargas pardonis kaj malarestis politikajn malliberulojn, permesis la ekzistadon de politikaj partioj kaj, fine, indikis apogon por elekto de novaj registaro kaj parlamento. Sed Vargas estis forpuĉita je la 29-a de oktobro 1945 de siaj generaloj.