El la "Verda Biblio"
El la "Verda Biblio" estas satira libro de Izrael Lejzerowicz. La unua eldono estis de Literatura Mondo en 1935. Precipe temas pri parodio de la ĝis-tiama Esperanta movado.
El la "Verda Biblio" | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Izrael Lejzerowicz | |
Eldonjaro | 1935 | |
Urbo | Budapest | |
Eldoninto | Literatura Mondo | |
Paĝoj | 104 | |
La libro konsistas precipe el 25 ĉapitroj en Biblieca stilo. Estas fikciaj nomoj, kiuj aludas historiajn esperantistojn kaj eventojn. Ekzemple Andreo Apud en Ĉapitro VI estas vortluda aludo al Andreo Cseh.
La libro enhavas ĉirkaŭ 15 ilustraĵojn de Rajmundo Laval.
EldonhistorioRedakti
- Literatura Mondo, 1935
- Hungara Esperanto-Asocio, 1978
- Eldonejo Hejme, 2007
- Libromondo kaj Grafokom, 2014
AliformeRedakti
Jerzy Fornal adaptis elĉerpaĵojn en drama formo, 1997.
RecenzojRedakti
|
EldonojRedakti
- El la “Verda Biblio”. Izrael Lejzerowicz. Postparolo Tomasz Chmielik. Desegnaĵoj de Rajmundo Laval. Bjalistoko / Świdnik: BES / Libro-Mondo, 2021 (5-a eld). 122p. 17cm. Bind. Kun 38-minuta kd. Legas Jerzy Fornal. ISBN 9788363698690.