Parollibereco

(Alidirektita el Libera sinesprimado)

Parolliberecoesprimlibereco temas pri libereco de opinio aŭ la rajto libere esprimi siajn opiniojn skribe kaj parole.

Parolanto ĉe la Angulo de la alparonatoj en Londono, 1974

La libereco esprimi onian opinion sen timo de persekuto estas unu el la fundamentaj rajtoj en la Universala Deklaracio de homaj rajtoj, eksplicite deklarita en la artikolo 19. Ĝi estas gravega por funkcianta demokratio ĉar ĝi estas unu el la civilaj liberecoj.

Eĉ se esprimlibereco kutime estas konsiderata pozitive, malofte ekzistas tuta parollibereco. En la leĝaroj kutime estas certaj limoj, ekzemple kontraŭ blasfemo, seksismo, homofobiorasismo, kio povas esti sufiĉe logikaj limigoj, sed ankaŭ ofte oni ne rajtas paroli kontraŭ aŭtoritatoj, ekzemple reĝoj en monarkioj aŭ prezidentoj en diktaturoj, religiaj aŭtoritatoj ie ajn pro ties speciala statuso ktp.

La Graveco de Libereco de Sinesprimo en Publika DiskursoRedakti

John Stuart Mill, la angla soci-filozofo de la 19a jarcento, prezentas kvar kialojn, kial la limigo de sinesprimlibereco kaj penso konsistigas obstaklon al vero:

  1. la afero, kies eldiro estas malpermesita, povas esti la vero.
  2. Ne ekzistas kompletaj veroj kaj la pli kompleta vero atingiĝas kiel kompromiso inter malsamaj opinioj, kiuj enhavas partajn verojn.
  3. Sekve ĉiuj opinioj devas esti aŭdataj kaj ne limigitaj.
  4. La vero mem plifortiĝas dum ŝia lukto kontraŭ malvero.

Tial, eĉ se la aferoj, kies eldiro estas malpermesita, estas falsaj - ili devas esti eldiritaj. Vero perdas sian konvinkan potencon, kiam ĝi bezonas la potencon de la brako. Eĉ se limigi la liberecon de pensado kaj parolado protektas la veron - ĝi malutilas al ŝi.

Pri ĉi tiuj lastaj ideoj de Mill estos akre pridisputataj, jardekojn poste, la socia filozofo Herbert Marcuse kaj la gvidanto de la itala komunista partio, Antonio Gramsci.

Mill ne kredas, ke en aferoj pri moralo kaj socio oni povas atingi absolutajn verojn kaj ne ekzistas kialo, ke reganta kaj akceptita opinio devas esti vera nur laŭ la opinio de multaj. Limigo de sinesprimlibereco, ĉiaspeca, estas ne nur nepravigebla sed eĉ malutila.

El ĉi tiu priskribo rezultas, ke por la avantaĝo kaj de la individuo kaj de la publiko, la trudaj povoj de la aŭtoritatoj devas esti limigitaj kaj la maniero de libera debato kaj interŝanĝo de opinioj devas esti instigita, kiel esenca elemento por krei liberalan socion. Per la libera debato oni evitas blindan marŝadon en la sulkon. La civitano, motivita por mensa agado kaj konstanta trejnado, kaj de la fundamentoj de klera kaj progresinta socio, fonditaj sur individuaj liberecoj, estas konservitaj kaj fortigitaj.

En InterretoRedakti

En 2016, uzanto registrita en Irlando publike konigis novaĵartikolon el la aŭstria retejo oe24.at akompane de siaj komentoj. La mesaĝo, kiu temis pri la aŭstra politikistino Eva Glawischnig-Piesczek, tiama prezidantino kaj proparolantino de la partio La Verduloj – La Verda Alternativo, akompane de siaj komentoj, kiuj traktis ŝian partion kiel faŝista kaj nomis ŝin «korupta stultulino» kaj «abomeninda perfidulino».

Glawischnig-Piesczek procesis en Aŭstrio pri misfamigado kaj gajnis. Oni ordonis al Fejsbuko forigi la mesaĝon, kaj ĝi malvidebligis la mesaĝon nur en Aŭstrio. Sed ŝi insistis ke tio okazu tutrete, do, la supera kortumo de Aŭstrio transdonis la aferon al la Justica Kortumo de Eŭropaj Komunumoj, petante klarigojn pri la eŭropunia juro.

La 3-an de oktobro 2019, la Justica Kortumo de la Eŭropa Unio verdiktis favore al la demandantino Eva Glawischnig-Piesczek, permesante al aŭstria kortumo postuli, ke la socia retkomunikilo Fejsbuko forigu el sia retejo mesaĝon publikigitan de tiu irlanda uzanto. Ĝia verdikto fakte ordonis, ke kortumo de iu ajn eŭropunia lando rajtas postuli de Fejsbuko forigi misfamigajn informojn el ĉiuj paĝoj, senkonsidere de tio ke uzantoj de kiuj landoj kreis respektivajn mesaĝojn kaj ĉu ili komplete koincidas aŭ nur similas laŭ enhavo. Do decido de kortumo el unu eŭropunia lando povas influi ĉiujn landojn de la Eŭropa Unio.

Vidu ankaŭRedakti