Ĝeneralaj Statoj de Svedio
La Ĝeneralaj Statoj de Svedio (formale: svede: Riksens ständer; neformale: svede: ståndsriksdagen) estis la nomo uzita por la Statoj de Svedio kiam ili estis kunsidaj. Ĝis ties dissolvo en 1866, tiu institucio estis la plej alta aŭtoritato en Svedio apud la reĝo. Ĝi estis Dieto formata de ĝis Kvar Statoj, kiu historie estis la linioj de divido en la sveda socio: nome nobelaro, klerikaro, burĝaro kaj kamparanoj.
En aliaj landojRedakti
La Ĝeneralaj Statoj estas aŭ estis termino por (historia) parlamento en kelkaj eŭropaj teritorioj, ekzemple Francio, Burgundio, Belgio, Nederlando, Finnlando kaj Svedio. Ĝia nomo signifas la kunvenon de la tri aŭ kvar sociaj "Statoj": nobelaro, klerikaro, kaj burĝoj. En Finnlando kaj Svedio ankaŭ riĉaj terkultivistoj formis apartan "Staton".
La parlamentoj de Jersey kaj Guernsey nomiĝas La Statoj, same kiel la parlamentoj de Nederlandaj Antiloj, Arubo kaj antaŭsendependeca Surinamo. La parlamentoj de nederlandaj provincoj nomiĝas "Provincaj Statoj". La oficiala nomo de la nederlanda parlamento estas "Ĝeneralaj Statoj de la Reĝlando Nederlando".
En nuntempo en Belgio, Francio, oni uzas la terminon por kunveno de reprezentantoj de interesgrupoj pri certa temo, ekzemple la Ĝeneralaj Statoj de la Familio.