Starigite en 1998, Radio Verda estis pionira sendependa produktejo de interreta aŭda programaro disponata senpage per TTT. La sonmagazinoj aŭdeblis per tujaŭskultilo, per rekta elŝuto aŭ abone laŭ podkasta formato. En ĉiu numero, Arono kaj Karlina en Vankuvero, Kanado prezentis mallongajn diversaĵojn en Esperanto.

La programoj inkluzivis anoncojn kaj artikolojn ankaŭ de aŭskultantoj. Radio Verda ĉesis produkti novajn programojn en 2013.

Nuntempe estas 247 aŭdeblaj pecoj (bendoj) de prelegaĵoj el la pli ol 200 epizodaj elsendoj ĉe Jutjubo.

Eksteraj ligiloj redakti