Tribestro Dan George, OC (naskiĝis la 24-an de julio 1899 en Nord-Vankuvero, Kanado; mortis la 23-an de septembro 1981 en Vankuvero, Kanado) estis estro de la Tslejl-Waŭtuth Nacio, Marborda Saliŝo-bando, kies indiana rezervejo situas ĉe Burarda Golfo en la sudoriento de la distrikto de Nord-Vankuvero, Brita Kolumbio, Kanado. Li estis ankaŭ verkisto, poeto kaj aktoro. Lia plej konata verko estis My Heart Soars ("Mia Koro ŝvebas").

Dan George
Persona informo
Naskiĝo 24-an de julio 1899 (1899-07-24)
en Vankuvero
Morto 23-an de septembro 1981 (1981-09-23) (82-jaraĝa)
en Vankuvero
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Kanado vd
Familio
Parencoj Lee Maracle vd
Profesio
Okupo filmaktoro • gentestro • poeto • aŭtobiografo • televida aktoro • aktoro • prozisto vd
Laborkampo aktorado • poezioprozo vd
Aktiva dum 1970– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr