La Libre Belgique (eo:"La Libera Belgio") estas belga franclingva gazeto. Same kiel ĝia nederlandlingva ekvivalento, De Standaard, La Libre Belgique dum longa periodo estis katolike inspirita gazeto. En la jaro 1999 ĝi malfermiĝis al aliaj vidpunktoj. Ĝi momente apartenas al la grupo SA IPM.

La Libre Belgique

emblemo

taggazeto
Ĝenro ĝenerala
Periodeco ĉiutaga

Lando Belgio
Urbo Bruselo
Publikigisto La Libre Belgique
Ĉefredaktisto Vincent Slits
Establodato -
Lingvoj

franca

Eldonkvanto 60 900
ISSN -

Retejo http://www.lalibre.be
vdr