Cirkla ekonomio estas ekonomia sistemo celanta forigi ruboproduktadon kaj la daŭran uzadon de naturaj rimedoj. Cirklaj sistemoj uzas reuzadon, kunhavadon, riparadon, renovigadon, refabrikadon kaj recikligadon por krei buklan sistemon, minimumigante la uzadon de rimedaj enigaĵoj kaj la kreadon de ruboj, poluo kaj karbonemisioj. La cirkla ekonomio celas konservi produktaĵojn, ekipaĵojn kaj infrastrukturojn pli longe, tiel plibonigante la produktopovon de ĉi-tiuj rimedoj. Rubaĵoj kaj energio devas fariĝi enigaĵo por aliaj procezoj: aŭ ingrediento aŭ reakirita rimedo por alia industria procezo aŭ kiel regeneraj rimedoj por naturo (ekzemple komposto). Ĉi-tiu regenera metodaro kontrastas al la tradicia linia ekonomio, kiu havas "preni, fabriki, disponi, forĵeti"-stilan produktad-modelon.

Vidu ankaŭ redakti