Metamorfozo (biologio)

evento dum disvolviĝo de organismo

Metamorfozo estas biologia procezo laŭ kiu animalo fizike disvolviĝas post nasko aŭ eloviĝo, inkludante rimarkindan kaj relative subita kaj forta ŝanĝo en la korpostrukturo de la animalo tra ĉelkresko kaj diferenciĝo. Metamorfozo estas iodotironin-helpata kaj primitiva trajto de ĉiuj ĥorduloj.[1] Kelkaj insektoj, fiŝoj, amfibioj, moluskoj, krustuloj, kniduloj, ekinodermoj kaj tunikuloj suferis metamorfozon, kiu estas ofte akompanata de ŝanĝo de manĝo-fonto aŭ konduto. Animaloj kiuj trapasas metamorfozon estas nomataj metamorfozuloj. Animaloj povas esti dividata en specioj kiuj suferas kompletan metamorfozon ("holometabolo"), nekompletan metamorfozon ("hemimetabolo"), aŭ nenian metamorfozon ("ametabolo").

Libelo en sia fina stato, suferante metamorfozon el nimfa formo al plenkreska.

Scienca uzado de la termino estas teknike preciza, kaj ĝi ne aplikiĝas al ĝeneralaj aspektoj de ĉelkresko, inklude rapidan kreskakcelon. Referencoj al "metamorfozo" ĉe mamuloj estas neprecizaj kaj nur kolokvaj, sed historie idealismaj ideoj de transformado kaj monadologio, kiel en la verko de Goethe nome Versuch die Metamorphose der Pflanzen zu erklären (Plantometamorfozo), influis sur la disvolvigo de ideoj de evolucio.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Robert J. Denver Chordate Metamorphosis: Ancient Control by Iodothyronines Current Biology, 2008, Vol 18 No 13, R567-9. DOI: 10.1016/j.cub.2008.05.024 [1] Alirita la 8an de Marto 2017.

Bibliografio redakti

  • Davies, R.G. (1998). Outlines of Entomology. Chapman and Hall. Dua eldono. Chapter 3.
  • Williamson D.I. (2003). The Origins of Larvae. Kluwer.

Eksteraj ligiloj redakti