Marfrukto

(Alidirektita el Marisko)

Marproduktojmarfruktoj estas diversaj manĝeblaj maraj moluskoj kaj krustuloj. Fiŝoj ne estas marfruktoj laŭ tiu difino.

Diversaj marfruktoj

Tiu ĉi artikolo temas pri la nutraj kaj kuiraj aspektoj, ne la bestosciencaj.

Lingva noto redakti

Apud la kutima vorto "marprodukto" kaj la PIV-a esprimo "marfrukto" ekzistas ankaŭ la malpli kutima, ne-oficiala kaj ne-PIV-a novradiko "marisko" kun la sama signifo.

La vorto marfrukto paŭsas kunmetaĵon uzatan en pluraj referenclingvoj de la Fundamento de Esperanto, ekzemple la franca (fruits de mer) kaj la germana (Meeresfrüchte). Ĝi estas uzata ankaŭ en la itala (frutti di mare), la brazila portugala (frutos do mar) kaj la rumana (fructe de mare). Tamen la signifo ne sekvas logike el la signifo de "mar/" kaj "frukt/", kaj ĝi ne estas internacie komprenebla por homoj de aliaj etnaj lingvoj, do pro tio kelkaj preferas la esprimon "marisko", kiu devenas de formo komuna al la hispana kaj la portugala (marisco). Notindas ankaŭ la kutima formo en orienta Azio: maraĵoj.

La ruslingva formo "морепродукты" (laŭvorte: maroproduktoj), male, nomas iajn ajn manĝeblajn maraĵojn inkluzive fiŝojn, kaj la teorie ebla formo "фрукты моря" (fruktoj de maro) entute ne estas uzata.

Nutrado redakti

La saneco de marfruktoj dependas de la akvokvalito, ĉar multaj sin nutras filtrante planktonon, aŭ vorante filtrantojn. Tial ili koncentras la solvajn mineralojn sed ankaŭ venenaĵojn. Ekzemple, la tiel nomata ruĝa tajdo estas abundo de ruĝaj algoj, kiuj, kvankam manĝeblaj por filtromoluskoj, estas venenaj por homoj.

Marfruktoj en kuirarto redakti

Marfruktoj estas tre ŝatataj pladoj en multaj apudmaraj kulturoj: mara paelo (rizaĵo, katalune kaj hispane paella) estas marfrukta plado tipa en Hispanio. Kelkaj estas manĝataj krudaj, kun iom da acidaĵo (citronoaceto) por seninfektigi, aliaj boligitaj.

En Azio, la japana kaj la tajvana kuirartoj abunde uzas ilin.

Ankaŭ en Brazilo marfruktaj pladoj estas tre ŝatataj, kaj salikoko estas preskaŭ "oficiala" plado de respublikaj prezidentoj.

Aliaj kulturoj, ĉefe tiuj de senmaraj landoj, ne konas ilin. Estas eĉ kulturoj, kiuj abomenas aŭ anatemas marfruktojn, kiel la tradicia judismo (fakte la Malnova testamento, tial kristanismo preterlasis la koŝerajn regulojn), kiuj tute malpermesas ilian manĝadon. Al la viandomanĝantaj rastafarianoj estas malpermesate laŭ reguloj de i-tal manĝi krabojn kaj omarojn, kvankam aliaj specoj de maraj bestoj estas kutima manĝaĵo ĉe rastafarianoj.

Aliflanke, aliaj diras ke marfruktoj estas erotikstimulilo aŭ afrodiziigaĵo, eble pro riĉeco de mineraloj.

Marfruktaj pladoj redakti

Kalinekto redakti

La kalinekto (Callinectes sp) estas krustaco simila al krabo, tre ŝatata en Brazilo. Per ili oni faras la Casquinha de Siri ("Ŝelo de kalinekto", vere kalinekto en ŝelo...) kiun oni manĝas kiel aperitivon kaj la Moqueca de Siri Mole ("Kaldronumo de mola kalinekto"), la prefera plado de brazila verkisto Jorge Amado. Por fari la Moqueca de Siri Mole oni metu ĝin en kaldronon kun cepo, tomato, koriandro, pipro kaj citrono kaj kuiru ĝin en palmoleo.

Kalmaro redakti

Krabo redakti

La Bahia tradicio diras ke la plej bona epoko por manĝi krabojn estas inter majo kaj aŭgusto, kiam ili estas pli grasaj kaj ovplenaj, en aliaj regionoj de Brazilo, oni preferas ilin januare.

Loligo redakti

Markukumo redakti

Ĝenerale, markukumo ne estas rigardita kiel manĝebla en Okcidento, sed en Oriento oni ŝatas ĝin. En Ĉinio oni faras dolĉaĵon de markukumo. Ĝia komerco dissemiĝis inter pacifikinsulanoj piĝinon, kiuj poste iĝis kreolaj lingvoj kiel la bislama (Vanuatuo) kaj Beach-la-mar. Ambaŭ lingvonomoj fontas el la portugala nomo de markukumo bicho da mar ("besteto de la maro"), tiel gravis ĝia komerco.

Omaro redakti

Ostro redakti

Oni povas manĝi ostrojn krudaj aŭ kuiritaj. Ostra supo estas tre ŝatata en la nordoriento de Brazilo.

En Tajvano oni manĝas ostrajn omletojn. Ostrosaŭco estas miksita kun viando en ĉina kuirarto.

Polpo redakti

Polpa karno estas malmola se krude manĝata. Oni moligas ĝin per batado aŭ frostigo antaŭ boligo. En Galegio, polvo à feira ("polpo laŭ la foira maniero") estas boligita kaj servata kun oliv-oleo, boligitaj terpomoj kaj papriko.

Salikoko redakti

En Brazilo, estas du manieroj uzi salikokon, aŭ kiel ĉefan elementon de l' pladoj, aŭ kiel spicon. Por uzi salikokon kiel spicon, oni sekigas la malgrandajn salikokojn sub la suno kun la ŝelo kaj multa salo; poste oni uzu ilin por spici pladojn (oni povas mueli ilin, se oni volas). En Paraibo oni faras popularajn sandviĉojn per ili, ĉar ili estas malpli kostaj ol fromaĝo aŭ aliaj aĵoj.

En Ĉinio, oni faras trinkaĵon el salikokoj. Oni metas ilin en vazon kun 60-grada alkoholo por unu semajno, poste trinkas tiun alkoholaĵon. Oni diras ke tiu trinkaĵo efikas por kuraci impotentecon.

Akiro redakti

Kolektado de marbordaj moluskoj estas tre antikva, kiel montras konkaroj de kromanjonoj apud atlantika marbordo de Eŭropo. Moluskoj ofte sin gluas al rokoj aŭ ensabliĝas. Kolektistoj kaptas ilin dum malalta tajdo. Tamen, kelkaj specoj loĝas sur ondobatitaj rokoj. Kolektistoj riskas siajn vivojn.

Ĉar mortaj marfruktoj rapide putriĝas, oni komencis fari marbordajn kaptejojn, kie marakvo trafluas sed bestoj atendas esti manĝotaj. Kreskanta peto incitis esploron pri bredado. Flosaĵoj pendigas ŝnurojn, kie kreskas ostroj (ankaŭ por perloj) aŭ mituloj. Troa elnatura kolektado pravigas bredadon.