Aplacophora kaj aplakoforoj (kun signifo senplata) estas supozeble parafiletika taksono. Tiu estas klaso de malgrandaj, profundakvaj, ekskluzive bentaj, mar-moluskoj troveblaj en ĉiuj oceanoj de la mondo.[1]

Epimenia babai, membro de la grupo Solenogastres.

Ĉiuj konataj modernaj formoj estas senkonkaj: nur kelkaj formortintaj primitivaj formoj posedis valvojn. La grupo enhavas du kladojn nome Solenogastres (Neomeniomorpha) kaj Caudofoveata (Chaetodermomorpha), kiuj inter ili ambaŭ enhavas 28 familiojn kaj ĉirkaŭ 320 speciojn. La aplakoforoj estas tradicie konsiderataj prauloj de la aliaj moluskaj klasoj. Tamen, la rilato inter ambaŭ aplakoforaj grupoj kaj la aliaj moluskaj klasoj kaj de unu al alia estas ankoraŭ neklara.

Aplakoforoj estas cilindraj kaj vermoformaj, kaj plej el ili estas tre malgrandaj, estante ne pli ol 5 centimetrojn longaj; kelkaj specioj, tamen, povas atingi longon de 30 centimetroj.

Notoj redakti

  1. MolluscaBase eds. (2021). MolluscaBase. Aplacophora. Alirita tra: World Register of Marine Species ĉe: [1] en 2021-04-13