Cedrato

specio de citruso - la frukto de cedratarbo
(Alidirektita el Cedratujo)

Cedrato (Citrus medica) estas specio de citruso. Estas la frukto de cedratarbo, arbo el plantfamilio rutacoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Cedrato
Cedrato
Cedrato
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Sapindaloj Sapindales
Familio: Rutacoj Rutaceae
Genro: Citruso Citrus
Specio: C. medica
Citrus medica
(L.)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Cedrato estas frukto ovala kaj veruka, de formo kiel citrono, sed pli multe pli granda kaj pesanta de 0,5 kg ĝis 2 kg. Sed la plej grandaj cedratoj trafas 25 cm kaj 4 kg. Ĝia verdaflava pulpo gustas acide kaj malplenas sukon, sed ĝi odoras ĉarmege.

Tro amara, la cedrato malofte estas uzata freŝa: nur kiel aldonmanĝaĵo al viandojsalatoj. Ĉefe ĝi estas vendata konfitata kaj uzata en kukaĵo, en frandaĵo aŭ por dekoracio. Ekzemple, la ŝelojn uzas la kukindustrio. Kun ĝi oni ankaŭ produktas marmeladojn kaj likvorojn. Unu el tiuj alkoholaĵoj koloras verda kaj enhavas proksimume 30 % da alkoholo.

Arbo redakti

 
Cedratujo

La cedratujo estas specio de citruso, arbeto aŭ trunkarbusto kun grandaj, 7–8 cm diametraj, plejofte longformaj fruktoj (cedratoj), kies dika, maleben-supraĵa ŝelo estas uzata kandie aŭ konfitite por sukeraĵoj kaj kukoj; origina el Hindio, kultivata en la varmaj partoj de la mediteraneaj regionoj.[1] La cedratarbo estas specio proksima je citronarbo. Devena el Sudorienta Azio, pli precize el Barato, la cedrato estis la unua citruso ke dissendis al tutaj regionoj de Azia, kaj poste de Eŭropo ekde la 3-a jarcento a.K..

La vario etrogo de cedrato estas unu el kvar elementoj de "Lulav", hebree לוּלָב, la foliara bukedo uzata dum la juda festo Sukoto (kun daktilpalmojn, mirto kaj saliko). Ĝi eblas ankaŭ esti la malpermesata frukto de la Arbo de la sciado pri la bono kaj la malbono en la ĝardeno Edeno: ĝin nomis "Pomo de Medujo" Aleksandro la Granda, tiu kiu enigis ĝin en Mezoriento.

Cedrato estas kultivata intensive en Korsiko kaj en Maroko. Cedratoj kreskas ankaŭ en Italio, ekz-e en ĉirkaŭaĵo de somerrestadejo Santa Maria del Cedro. Ĝi kreskas en terasaj fruktarbejoj, ĝin protektas kontraŭ ventaj heĝoj por eviti ke fruktojn malbonigas branĉdornoj. Fruktoj estas rikoltataj inter septembro kaj novembro.

Budha mano redakti

 
Budha mano

Estas specio nomata "budha mano" aŭ "cedratujo". Tio ne estas por manĝi, sed por rigardi.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. PIV2, p. 184.