Sukoto

Juda festo, la Festo de Laŭboj
Parto de serio

stelo de Davido  
Judismo

Portalo | Kategorio
Judoj · Judismo · Kiu estas judo
Ortodoksaj · Konservema judismo
Progresiva (Reforma - Liberala) · Ultraortodoksaj
Samarianoj · Falaŝoj · Karaimoj
Etnaj grupoj kaj lingvoj
Aŝkenazoj · Sefardoj · Mizraĥoj
Hebrea · Jida · Judhispana · Geeza
Religio
Dio · Principoj de kredo en judismo · Diaj nomoj
613 micvot · Halaĥa · Leĝaro de Noe
Mesio · Eskatologio
Juda pensado, filozofio kaj etiko
Juda religia filozofio
Cedaka · Musar · Elekteco
Ĥasidismo · Kabalo · Haskala
Religiaj tekstoj
Torao · Tanaĥo · Miŝno · Talmudo · Midraŝo
Tosefta · Miŝne Tora · Ŝulĥan Aruĥ
Siduro · Maĥzoro · Pijuto · Zoharo
La vivciklo, tradicioj kaj kutimoj
Brit mila · Brit ŝalom · Pidjon ha-ben · Simĥat Bat · Bar-micvo
Ŝiduĥ · Nupto · Divorco (Get) · Sepulto
Kaŝrut · Juda kalendaro · Judaj festotagoj
Talito · Tfilino · Cicito · Kipao
Mezuzo · Menorao · Ŝofaro · Sefer Tora
Signifaj figuroj de judismo
Abraham · Isaak · Jakobo · Moseo
Salomono · Davido · Elija · Aaron
Majmonido · Naĥmanides · Raŝi
Baal Ŝem Tov · Gaon de Vilno · Maharal
Religiaj konstruaĵoj kaj institutoj
Templo · Sinagogo · Jeŝivo · Bejt midraŝ
Rabeno · Ĥazan · Dajan · Gaon
Kohen (pastro) · Maŝgiaĥ · Gabaj · Ŝoĥet
Mohel · Bejt din · Roŝ jeŝiva
Juda liturgio
Ŝema · Amida · Kadiŝ
Minhag · Minjan · Nosaĥ
Ŝaĥarit · Minĥa · Ma’ariv · Ne’ila
Historio de judoj
Antikva historio de Izraelo
Historio de judoj en mezepoko
Historio de judoj en novepoko
Proksimaj temoj
Antisemitismo · Holokaŭsto · Israelo
Filosemitismo · Cionismo
Abrahama religio

Sukot, Tendofesto aŭ la festo de laŭboj estas juda pilgrima festo. Ĝi festiĝas dum aŭtuno kaj komenciĝas la 15an de tiŝrej laŭ la Juda kalendaro. En la Tria Libro de Moseo (Levidoj), ĉapitro 23, de la Biblio ĝi detale priskribiĝas.

festa kabano de ene

Pri la vorto en Esperanto redakti

Fakte la hebrea vorto "sukot", laŭboj, estas pluralo de la vorto "suka", laŭbo.

La deveno de la festo redakti

Sukot estas la plej grava festo de ĝojo de la juda jaro. La nomo devenas de la sekva kutimo: memore al la biblia longa migrado tra la dezerto inter Egiptio kaj Israelo, dum kiuj la judaj serĉantoj de la "Promesita Lando" Israelo devis tranokti en tendoj aŭ provizoraj kabanetoj el branĉoj kaj ŝtofoj, ankoraŭ nuntempe la religiemaj judoj ĉie en la mondo aŭtune konstruas laŭbon el branĉoj, folioj kaj ŝtofopecoj - en la ĝardeno, korto aŭ la balkono de la domo. En tiu provizora laŭbo dum la festa semajno oni manĝas, festas kaj legas judajn tekstojn. Se la klimato ne tro malvarmas, ankaŭ eblas tranokti en la laŭbo.

 
festaj kabanoj de ekstere, en Jerusalemo

La dumtempa vivado en tiom provizora kabano memorigu pri tio, ke ne eblas tre fidi siajn materiajn havaĵojn, ĉar baldaŭ eblas perdi tion kaj eble troviĝi ie survoje al ne tre konata nova vivocelo. Al la religia kredo tamen eblas fidi, ĝi vivas en la homoj mem kaj ne estas forprenebla.

Al la festaj diservoj en la sinagogo la homoj portas plantajn bukedojn el kvar difinitaj plantoj, kiujn ili svingas dum la ceremonio kiel signo de ĝojo.

Je la lasta tago de la festa semajno okazas la "festo de ĝojo pri la torao" (Simĥat Tora).