La aŭstralia kokcinelo, Novius cardinalis L., el Koleoptera familio, estas specio de kokcinelo kiu foje estas priskribita kiel endemia de Aŭstralio.1 Ĝi antaŭe estis metita en la genron Rodolia, sed tiu genro estis sinonimigita sub la genro Novius en 2020. 3

Priskribo redakti

La plenkreskulo havas duonsferan korpon, 2–4 mm longan, kovritan per densaj, mallongaj haroj. Ĝi estas ruĝ-purpura kun nigraj makuloj lokalizitaj en pluraj partoj de sia korpo, formante reton de konturoj inter la makuloj. La kapo, posta parto de la antaŭtorako tra la tuta larĝo, kaj la ŝildo estas tute nigraj.

En la larvo de Novius cardinalis estas tipe kvin nigraj makuloj sur la elitro. Kvar el tiuj estas aranĝitaj sur la dors-flanka parto de la elitro. La du antaŭaj punktoj formas ĉirkaŭ duonlunan ovalon kun la konvekseco direktita al la suturo de la elitro. La du malantaŭaj formas pli neregulan formon, per la kruciĝo de du cirklaj punktoj. Fine, la kvina makulo kovras la longon de la suturo de la elitro, pligrandigante la malantaŭa etendaĵo. La anteno estas mallonga kaj iomete klabforma, kunmetita de 8 eroj, el kiuj la tuj proksima estas rimarkeble tirita flanken. La kruroj havas etenditan kaj neregule platan tibion, formante spacon kiu loĝas la tarson kiam en ripozo. La tarso konsistas el 3 tarsomeroj, kiel ĉe ĉiuj kokcineledoj. La larvo estas ĉirkaŭ 5mm longa, ruĝeta kiel la matura skarabo aŭ grizeca, kun nigraj makuloj sur la torako. La maldekstra flanko havas serion da tuberoj, ĉiu kun mallongaj haregoj. La pupo longas 4–5mm. Ĝi estas ruĝa, kiu malheliĝas laŭ la aĝo dum malheliĝas la abdomeno.

Dieto redakti

N. cardinalis regule manĝas afidojn kaj malgrandajn akarojn, kio igas ĝin bonaj kiel agentoj en biologia. Aŭstralia kokcinelo nur rabas individuojn pli malgrandajn ol ĝi. Plejparto de ĝia manĝaĵo estas herbomanĝuloj, ĉar karnomanĝuloj pli ofte atakas ĝin. Ĝi malrapidas kaj siaj flugaj lertecoj estas limigitaj do ĉasado en la aero ne eblas. Ĝi estas aktiva predanto de la Aŭstralia koĉo Icerya purchasi.

Kiel enkondukita biologia lukto-agento redakti

Nov-Zelando redakti

N. cardinalis estis hazarde enkondukita en Nov-Zelando, kvankam nune ĝi ne plu estas facile videblaj. [4] Ekapero de la Aŭstralia koĉo en Kalifornio okazis fine de la 19-a jarcento, tio kaŭzis importadon de tiu kokcinelo el Nov-Zelando en 1888 por helpi protekto de citrusajn arbojn. [4]

Aŭstralio redakti

Aŭstralia koĉo, Icerya purchasi

En la Ĝardenoj Palmer, Norda Adelajdo, Sudaŭstralio, estas sidloko portantan ŝildon,sur kiu tekstas: " Rekonante la plej grandan sukceson de biologia lukto - la spektakla regado kontraŭ la insekto Aŭstralia koĉo en kaliforniaj citrusaj fruktejoj fare de la raba skarabo, Aŭstralia kokcinelo, ekkolektita en Norda Adelajdo en 1888.

" Sponsorita de la Aŭstralia Entomologia Societo, oficiale inaŭgurita de Rt Hon la urbestro de Adelajdo, okaze de la kunsido de la Societo, la 27an de septembro 1995"

Kalifornio redakti

N. cardinalis estis enkondukita en kaliforniaj citrusaj fruktoĝardenoj fine de 1888.1 4

Brazilo redakti

La Aŭstralia kokcinelo, Novius cardinalis estis unuafoje enkondukita en Brazilo en la 1920a jaro el Italio, poste el Usono kaj el Sudafriko . En Brazilo ĝi kaŭzis plena biologian regadon de la aŭstralia koĉo 5

Disvastigado redakti

Novius cardinalis estas disvastigita al ĉiuj kontinentoj krom Antarkto: Ameriko (Usono, Mezameriko, Karibio, Sudameriko, de Venezuelo al Ĉilio kaj Argentino), Eŭropo (Ibera Duoninsulo, Francio, Italio, Balkanoj, Rusio), en Azio (Japanio, Barato , Filipinoj, Tajvano, Siberio), en Afriko (Nordafriko, Sudafriko), en Oceanio (Havajo, Gvamo) kaj, kompreneble, en sia hejmregiono, Aŭstralio.

Referencoj redakti

  1. "Vedalia Beetle, Rodolia cardinalis". www.nysaes.cornell.edu Cornell. 2008-01-30. Elŝutita je 13a Majo 2009
  2. Atlas of Living Australia - Rodolia cardinalis (Mulsant 1850) Cardinal ladybird' Atlas of Living Australia. Elŝutita je 3a aprilo 2019
  3. Pang, H., Tang, X.-F., Booth, R.G., Vandenberg, N., Forrester, J., Mchugh, J., & Ślipiński, A. (2020) Revision of the Australian Coccinellidae (Coleoptera). Genus Novius Mulsant of Tribe Noviini. Annales Zoologici 70 (1):1–24. https://doi.org/10.3161/00034541ANZ2020.70.1.001
  4. Crowe, A. (2002). Which New Zealand Insect?. Auckland, N.Z.: Penguin. p. 47. ISBN 0-14-100636-6.
  5. Gravena, S. Manual prático de manejo ecológico de pragas dos citros. Jaboticabal-SP. S.Gravena. 372p. ISBN 85-905447-1-0
Taksonidentigiloj
  • Wikidata: Q2235176
  • Wikispecies: Rodolia cardinalis
  • ADW: Rodolia_cardinalis
  • BioLib: 272357
  • BOLD: 505204
  • BugGuide: 162620
  • EoL: 1175181
  • EPPO: RODOCA
  • EUNIS: 252711
  • Fauna Europaea: 230363
  • Fauna Europaea (new): 29a96aa8-e059-498e-95f5-6c76fd24ae1e
  • GBIF: 1043326
  • iNaturalist: 60944
  • IRMNG: 10196963
  • ITIS: 114364
  • NBN: NHMSYS0020153342
  • NCBI: 703272
  • NZOR: cd7fe251-1433-4912-93f7-ca462b8a1c34

Kategorioj Skaraboj el Aŭstralio;Kokcineledoj; Skaraboj el Nov-Zelando; Skaraboj priskribitaj je 1850; Taksono nomita de Étienne Mulsant

En tiu ĉi artikolo estis uzita traduko de teksto el la artikolo Novius cardinalis el la angla vikipedio kun malgranda persona aldono.