Alternado (fruktkultivado)

Alternado estas la alternado de la fruktrikolt en dujara ritmo ĉe fruktarboj, precipe ĉe la kulturpomo kaj kulturpiro, kaj ĉe olivarboj kaj slivoj. La kialo estas ofte la vetero dum certa tempo.

Elstar, maldekstra arbo pro alternado flormalabundeco

Tiu kaŭzas ĉe pomoj al „pom-jaroj“, kiuj alternas je jaroj kun malgranf´daj rikoltoj. Sen hortikulturista interveno la fruktkultivado faiĝus neprofitdona, ĉr en la pomjaroj omi rikoltus multajn, malgrandajn fruktojn. Pro la alta oferto la preaj malaltiĝas kune kun la gajno. En la sekva jaro la ofertkvanto estas pli malgranda, ed la ikolto ankaŭ. tiam la unuopa fruktkultivisto ankaŭ ne gajnas sufiĉe.

Speziale grandan alternadon havas la pomkultivaroj Boskoop, Delbarestivale kaj Elstar.

Fiziologiaj Bazoj redakti

La semoj kaj la krskantaj tigburĝonoj de multaj fruktantaj arboj kreas planthormonojn , kiuj reduktiĝas aŭ malhelpas la diferencigon de la florburĝonoj en la sekvanta jaro, se la arbo havas tre aŭ tro multajn florojn. Tiam la arbo formas malmultajn aŭ neniajn florojn dum la sekvanta jaro. Male en jaro, kiam la arbo havas malmultajn aŭ neniajn florojn, formiĝas granda kvanto da florburĝonoj pro la sekvanta jaro.

Krome la biomaso, kiun la arbo povas krei el ĝiaj asimilaĵoj estas limigita, en jaro kun multaj fruktoj tiuj fariĝas averaĝe pli malgrandj. Arbo povas en jaro kun malmultaj fruktoj investi pli da energio por krei novajn branĉojn kaj florburĝonojn kaj la unuopaj fruktoj fariĝas pli grandaj.

Apero redakti

La apero de alternado dependas de la ekvilibron de la metabolo de ĉiu unuopa planto. Tamen pomjaroj aperas tra tutaj regionoj, ekzemplkiel sekvo de malfrua frosto, kiu detruas parton de la floraro. La dua jaro tiam fariĝas „pomjaro“ en la tuta regiono.

Per tio la kvanto de novaj branĉoj kaj burĝono restas malgranda kaj la tra jaro denove fariĝas jaro kun malgranda rikolto. Tiu alternado malgrandiĝas nur dum la tempo, krom ke la hortikulturisto intervenas.

Interveneblecoj redakti

Ĉe kalkaj kultivaroj la diferencigado de la florburĝonoj jam por la sekvanta jaro jam finas nur kelkajn semajnojn post la florado. Tiam la hortikultivisto povas malgrandigi la burĝonojn per kemia aŭ mekanika malmultigo aŭ per ĝusta pritranĉo.

Se la la diferencigado de la florburĝonoj okazas je pli malfrua tempo kaj estas longe sub la influo de la hormonoj, kiuj malhelpas la formadon de florburĝonojn, tiam per frutempa malmultigo de la fruktoj eblas redukti la kvanton de la florburĝonoj por la sekvanta jaro

Alternado ĉe olivoj redakti

La alternado trafas ĉe pomo kaj piro la tutan arbon. Ĉe olivoj nur la fruktportantaj ranĉoj estas koncernataj, dum la branĉoj, kiuj ne portas fruktojn, formas florojn en la sekvanta jaro. Tial olivkultivisto fortranĉas la branĉojn, kiuj portis fruktojn, tuj post la rikolto, por ke la aliaj fruktos en la sekvanta jaro.

Literaturo redakti

  • Gerhard Friedrich (Hg.): Physiologische Grundlagen des Obstbaues. Ulmer Verlag, Stuttgart 2000, ISBN 3-8001-3475-6. S. 212-220.