Citrata acido
Plata kemia strukturo de la Citrata acido
Tridimensia strukturo de la Citrata acido
Kristaloj de citrata acido sub polarizita lumo, pligrandigo 200-foje.
Citronoj, oranĝoj, kaj aliaj citrusaj fruktoj enhavas altajn koncentritiĝojn de citrata acido.
Alternativa(j) nomo(j)
  • Citronacido
  • Acidum Citricum
  • 2-Hidrokso-propano-trikarboksilata acido
Kemia formulo
C6H8O7
CAS-numero-kodo 77-92-9
ChemSpider kodo 305
PubChem-kodo 22230
Merck Index 14,2326
Fizikaj proprecoj
Aspekto blanka kristala senodora solido
Molmaso 192.12 g·mol-1
Denseco
  • 1.665 g cm3 (anhidra)
  • 1.542 g cm3 (unuhidrata)
Fandpunkto 156
Bolpunkto 310 (malkomponiĝas ekde 175 )
Refrakta indico  1,4930
Ekflama temperaturo 155
Memsparka temperaturo 345
Acideco (pKa)

Acideco (pKa1)]] 3.13 Acideco (pKa2)]] 4.76 Acideco (pKa3)]] 6.39

Solvebleco Akvo:
Mortiga dozo (LD50) 3000 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Risko R34 R35 R36 R36/37/38 R60 R61
Sekureco S24/25 S26 S36/37/39 S37/39 S45 S53
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H319
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P280, P305+351+338, P337+313
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 kaj 100 kPa)

Citrata acido (hidrogena citrato; laŭ IUPAC: 2-hidroksopropano-1,2,3-trikarboksilata acido) estas senkolora, akvosolvebla karboksilata acido, kiu apartenas al la fruktaj acidoj. Citrato estas salo de citrata acido.

Krom la senakva acido ekzistas ankaŭ la citronacida monohidrato (C6H8O7 · H2O), en kiu unu molekulo da citrata acido entenas unu molekulon da kristala akvo.

Interagado de la citrata acido kaj amonia hidroksido rezultas en amonia citrato tribaza.

Historio redakti

La citratan acidon izolis en 1784 Carl Wilhelm Scheele unuafoje el suko de citrono, tiel la alternativa nomo. Fakte la citrata acido estis jam konata pli frue, sed sub aliaj nomoj. La araba alkemiisto Ĝabir ibn Hajan malkovris ĝin en la 9-a jarcento.

La citrona suko permesas hejmajn eksperimentojn, kiel tiu de la nevidebla inko, kiu aperas en tiom da romanoj kaj filmoj pri policistoj, kiel en "La nomo de la rozo", kaj videblas nur ĉe kandelo. Tiu citrata acido permesas ankaŭ solvi diversajn materialojn kiel ovoŝelo, tiele oni povas enmeti en fridujon en poto ovojn ene de citrona suko kaj post kelkaj tagoj la ŝelo solviĝos, sed la ovo ne rompiĝos; tio permesos diversajn receptojn.

Natura troviĝejo redakti

La citrata acido estas la plej disvastiĝinta acido inter la plantoj kaj aperas en la metabolismo en ĉiu organismo. La citrona suko entenas ekz. 5–7 % da citrata acido. Ĝi aperas ankaŭ en pomoj, piroj, acida ĉerizoj, pluaj fruktoj kaj plantopartoj.

La citrata acido aperas ankaŭ en la t.n. ciklo de citrata acido, en kiu ĝi havas decidan rolon en la karbonhidrata kaj grasacida metabolismo de ĉiuj oksigenkonsumaj organismoj.

Saloj redakti

Vidu ankaŭ redakti