La CitronmotaciloFlavkapa motacilo (Motacilla citreola) estas mezgranda paseroforma birdo el la familio Motaciledoj, kiu enhavas motacilojn, pipiojn kaj longungulojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Citronmotacilo
Masklo de Citronmotacilo (M. c. calcarata) en reprodukta plumaro Nacia Parko Keoladeo, Baratpuro (Raĝastano, Barato)
Masklo de Citronmotacilo (M. c. calcarata) en reprodukta plumaro
Nacia Parko Keoladeo, Baratpuro
(Raĝastano, Barato)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Motaciledoj Motacillidae
Genro: Motacilla
Specio: 'M. citreola'
Motacilla citreola
(Pallas, 1776)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Ĉiujare prezencoj  Vintrejoj
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Vintrejoj
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Vintrejoj
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    La specio redakti

    La latina genro nomo origine signifas "etan movanton", sed iuj verkistoj de la mezepoko pensis ke ĝi signifas "vostomovanto", kaŭzante novan latinan vorton cilla por "vosto".[1] La specifa epiteto citreola estas latina vorto por "citronkolora" tio estas la flaveca koloro de la specio.

    Ties sistematiko, filogenio kaj taksonomio konsiderinde debatiĝis en la komenco de la 21a jarcento. Tio ĉar tiu birdo formas kriptan specikomplekson (superspecio) kun la Flava motacilo (M. flava). Kiu taksono en tiu grupo estu atribuata al kiu populacio ŝajne ne estos solvita tuje.[2]

     
    Ino en reprodukta plumaro
    Narenderpur ĉe Kalkato (Okcidenta Bengalo, Barato)

    Aspekto redakti

    Ĝi estas svelta, 15.5–17 cm longa birdo, kun la tipa longa, konstante movata vosto karaktera de la genro Motacilla. Maskla plenkreskulo en reprodukta plumaro estas ĝenerale griza al nigra supre, kun blanko iome en flugiloj kaj ĉefe en eksteraj vostoplumoj, kaj brilflavaj sube kaj en la tuta kapo escepte ĉe la nigra nuko. Kruroj kaj beko estas nigraj. La suba ventro esta blankeca. Foje estas komenco de nigra brustostrio.

    En vintra plumaro, la flavaj subaj partoj povus esti nuance blankaj kaj la kapo bruniĝas kun flaveca superokula strio. Vintruloj povus esti konfuzataj kun Flava motacilo, sed la Citronmotacilo havas helan bordon ĉirkaŭ la griza orelareo. Inoj aspektas ĝenerale kiel eluzitaj versioj de maskloj en vintra plumaro. Ino havas blankan ventron, ne estas tiom flava, havas iom grizecan vizaĝon kaj grizajn dorson, nukon kaj kronon sed flavan frunton.

    Kutimaro redakti

     
    ovoj de Motacilla citreola citreola - Muzeo de Tuluzo

    La specio vivas en nordcentra Azio en humidaj herbejoj kaj tundro. La specio migras vintre al suda Azio, ofte al areoj de altaj teroj. Ties teritorio etendiĝas okcidenten, kaj ĝi estas rara sed pliiĝanta vaganto en okcidenta Eŭropo. Ĝi estas insektovora birdo de malferma kamparo ĉe akvo, kiel humidaj herbejoj kaj marĉoj, kie ili nestumas surgrunde, kie la ino demetas 4-5 punktitajn ovojn.


    Bildaro redakti

    Notoj redakti

    1. Jobling, James. (1991) A Dictionary of Scientific Bird Names. Oxford University Press. ISBN 0198546343.
    2. Voelker (2002)

    Referencoj redakti

    • IUCN2008, BirdLife International (BLI), 2008, 149140, Motacilla citreola, 12a Majo 2009.
    • Inskipp, Carol; Inskipp, Tim & Sherub (2000): The ornithological importance of Thrumshingla National Park, Bhutan. Forktail 14: 147-162. PDF plena teksto Arkivigite je 2012-02-15 per la retarkivo Wayback Machine
    • Voelker, Gary (2002): Systematics and historical biogeography of wagtails: Dispersal versus vicariance revisited. Condor 104(4): 725–739. [angla kun hispana resumo] DOI: 10.1650/0010-5422(2002)104[0725:SAHBOW]2.0.CO;2 HTML resumo