Citrusfolia fosisto

La citrusfolio fosisto (Phyllocnistis citrella) estas moteo de la familio Gracilariedo (Gracillariidae). Ĝi ankaŭ estas konata kiel CFF en agrikulturo. Ĝi unue estis trovita en Florido en 1993,[1] sed nun troviĝas tra la tuta mondo, inkluzive de Argentino, Aŭstralio, Brazilo, Ĉinio, Korsiko, Kostariko, Kubo, Hindio, Israelo, Madejro, Malajzio, Maŭricio, Meksiko, Filipinoj, Sudafriko, Hispanio, Srilanko kaj aliaj partoj de Usono.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Phyllocnistis citrella


Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Klaso: Insektoj Insecta
Ordo: Lepidoptera
Infraordo: Heteroneura
Familio: Gracillariidae
Genro: Phyllocnistis
Specio: P. citrella
Phyllocnistis citrella
Stainton, 1856
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝia flugildistanco estas ĉirkaŭ 5 mm.

La larvoj estas konsiderataj gravaj agrikulturaj plagoj ĉe citrusaj specioj, kiel Aegle marmelos, Atalantia, Citrofortunella microcarpa, Citrus limon, Citrus paradisi, Citrus maxima, Fortunella margarita, Murraya paniculata kaj Poncirus trifoliata. Larvoj ankaŭ estis trovitaj sur Garcinia mangostana, Pongamia pinnata, Alseodaphne semecarpifolia, Loranthus kaj Araba jasmeno (Jasminum sambac). Ili elfosas la foliojn de sia gastiga planto. La fosaĵo konsistas el longa epiderma koridoro sub la folia kutiklo kun bone markita centra linio el ĝia fekaĵo. La fosaĵo estas plejparte malsupra-supra, sed foje supra-supra, kaj malofte sur la ŝelo de la evoluanta frukto. Ĝiaj larvoj estas tiel protektitaj kontraŭ multefikaj insekticidaj traktadoj. Enloĝigo (pupado) okazas en ĉambro ĉe la fino de la koridoro, sub renversita parto de la folia rando.

Disvastigado redakti

Citrusfolia fosisto (CFF) estas indiĝena de Azio kaj troviĝas tra la kontinento kaj preter Japanio, Filipinoj, Nov-Gvineo, Barato kaj Tajvano estas iuj el la landoj en kiuj la plago estas disvastigita. La plago ne troviĝas ekskluzive en ĉi tiuj landoj ĝi disvastiĝas al preskaŭ ĉiuj citrusaj regionoj en la mondo. Lastatempa disvastiĝo en Norda kaj Sudameriko estis raportita en la fruaj 1990-aj jaroj. Ĉi tio estas precipe grava, ĉar elstaraj citrusaj plantejoj estas en Brazilo kaj Usono. Ĉi tiuj du landoj reprezentas duonon de la monda citrusproduktado.

CFF regadaj agadoj redakti

Insekticidoj redakti

Insekticidaj aplikoj estas inter la plej efikaj metodoj haveblaj por regi CFF. Tamen pro la kapablo de CFF "fosi" foliojn insekticidoj ne estas tute efikaj kiam oni traktas infektojn de CFF. Kultura lukto, kiel baza prizorgado de citrusarboj, estas esenca por konservi maturajn citrusarbojn sanaj kaj kapablaj kontraŭbatali infestojn de CFF.[2] Kelkaj insekticidoj kutimas efiki kontraŭ CFF, zorgoj restas pri la tipo kaj kvanto por apliki kontraŭ CFF kaj en fruktoplantejoj kaj en plantidejoj. Iuj zorgoj inkluzivas: larĝefikaj insekticidoj celanta nure CFF, mortigas pli ol unu insektan specion, ĉi tio povas havi damaĝoj al utilaj insektoj, kiuj predas CFF kaj eĉ al utilajn polenigantojn kiel abeloj; insekticida rezisto estis raportita en iuj citruskultivaj areoj; uzado proksime al loĝkvartaloj povas malutili al homoj. Inter la kemiaj produktoj , la ĉefaj aktivaj ingrediencoj (efiksubstancoj) estas la jenaj : Abamektino, Acetamiprido, Diflubenzurono, Tiametoksano. Spinosado, Spinetoramo, Metoksifenozido, Imidakloprido.

En ekologiema lukto oni povas uzi en ŝpruĉa strategio agrikulturajn mineralajn aŭ vegetalajn oleojn, aldonigitaj de olea ekstrakto de Nimo.

==Biologia lukto== redakti

En la naturo la CFF estas predata de multnombraj aliaj artropodoj: la vespoj Brachygasta lechugana, Protenectarina sylveriae, kaj Polybia spp; same kiel de formikoj kaj araneoj. Ankaŭ parazitoidoj Galeopsomyia fausta, Elasmo sp, Horismenus sp, Cirrospillus sp, Eupelmus sp, kaj Conura sp donas are altnivelajn atingojn en parazitisma agado.

La aŭstralia mikrovespo Ageniaspis citricola estis enkondukita en Brazilo el Florido (Usono) kaj post amasmultiplikado en laboratorioj estas liberigitaj en kampo kun tre alta nivelo de sukceso kontraŭ CFF.

Monitorado kaj amasa kaptado redakti

Kaptiloj specife dizajnitaj por logi CLM ankaŭ estas disvolvita kiel mekanismo kaj por monitori kaj por redukti CLM-populaciojn. Kvankam dum altaj infestaj situacioj kaptiloj sole estas ne rekomendindaj sen aldonaj rimedoj. Ili tamen estas bona indikilo de CLM-populaciaj niveloj, kiuj povas helpi ekuzon de efikaj mastrumaj agadoj. La pariĝa komunikado de plenkreskaj citrusfoliaj fosistoj estas per seksaj feromonoj elsenditaj de la adoltaj inoj. Nova allogaĵo, kiu estas ekologia, specifa por la specio kaj elsendas la naturan feromonon de citrusfolia fosisto, estis kreita celante la regado de ĉi tiu plago.[3] La logilo altiras adoltajn virajn citrusfoliajn fosistojn al gluemaj feromonaj kaptiloj dum periodo de 4 al 8 semajnoj, permesante al uzantoj kontroli ĝian ĉeeston, determini la relativan populacian densecon sur la kampo aŭ uzi ĝin por efektive redukti populaciojn per amasa kaptado de la maskloj.

Pariĝo interrompo redakti

La CLM-seksa feromono ankaŭ povas esti uzata sur la kampo, sen kaptilo, kiel sekspariĝa interrompilo por regi kaj kontroli la plagon. La sekspariĝa interrompa strategio estas ekologiema taktiko, kiu kaŭzas masklojn ne trovi samulojn, reduktante renkontiĝojn inter maskla kaj femala CLM, tio kondukas al nefekundigitaj CLM-ovoj. La formuliĝo SPLAT CLM,[4] kiu kombinas natur-identan feromonon kun SPLAT, estis akceptita ĉe la usona EPA kiel batalilo kontraû citrusfolia fosisto. Male al larĝspektraj insekticidoj kiuj povas damaĝi utilajn insektojn (kiel ekzemple abeloj) aŭ povas kaŭzi insekticidrezistan amasiĝon, tiuj feromonaj strategioj malofte kaŭzas la evoluon de rezisto kaj reduktas la uzon de konvenciaj insekticidoj, tiel evitante poluadon.

Ĉe la citrusfolia fosisto, la ina moteo produktas almenaŭ du volatilajn komponaĵojn, dieno (du duoblaj ligoj: Z, Z) -7,11-heksadekadiena) kaj trieno (tri duoblaj ligoj: (Z, Z, E ) -7,11,13-hexadecatrienal) en rilato 3: 1 trieno: dieno[5] kiuj estas kaj necesaj kaj sufiĉaj por allogi masklojn.[6] Oni determinis, ke 3: 1 trieno: diena miksaĵo de la sinteza feromono estis optimuma por allogi masklojn al gluhava kaptilo en la kampo en Florido. Jen la sama miksaĵo 3: 1, kiu unue estis izolita de la inaj feromonaj glandoj. Tamen, la demando pri kia miksaĵo (la "natura" 3: 1-miksaĵo aŭ iu alia "nenatura" rilatumo) plej taŭgas por pariĝa interrompo ĝenerale estis traktita por ĉi tiu specio per geometriaj multivariaj eksperimentaj projektoj kombinitaj kun responda surfaca modelado. La triena komponanto sole atingis maksimuman interrompon de altiro de maskloj.[7]

Allogaĵoj redakti

Progresoj en allogaj formulaĵoj inkluzivas aldonon de insekticida ingredienco kune kun feromonoj por altiri CFF kaj mortigi la plagon kiam ĝi kontaktas la fonton.[8]

Referencoj redakti

  1. Citrus Leafminer, Phyllocnistis citrella. Alirita 15-a de decembro 2019.
  2. 2018-2019 Florida Citrus Production Guide: Asian Citrus Psyllid and Citrus Leafminers. Arkivita el la originalo je 2020-07-28. Alirita 15-a de decembro 2019. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-07-28. Alirita 2023-02-13.
  3. Next Generation Insect Controls. Alirita 15-a de decembro 2019.
  4. Citrus Leafminer. Alirita 15-a de decembro 2019.
  5. Moreira, J.A., S. McElfresh, S., and J.G. Millar. 2006. Identification, synthesis, and field testing of the sex pheromone of the citrus leafminer, Phyllocnistis citrella. Journal of Chemical Ecology 32:169-194
  6. Lapointe, S.L., D.G. Hall, Y. Murata, A.L. Parra-Pedrazzoli, J.M.S. Bento, E. Vilela and W. S. Leal. 2006. Field evaluation of a synthetic female sex pheromone for the leafmining moth Phyllocnistis citrella (Lepidoptera: Gracillariidae) in Florida citrus. Florida Entomologist 89:274-276
  7. Lapointe, S., L. Stelinksi, T. Evens, R. Niedz, D. Hall and A. Mafra-Neto. 2009. Sensory imbalance as mating disruption mechanism in a moth: elucidation by multivariate geometric designs and response surface models. Journal of Chemical Ecology 35: 896-903
  8. Archived copy. Arkivita el la originalo je 2012-03-31. Alirita 2012-03-16. Arkivigite je 2012-03-31 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-03-31. Alirita 2021-02-26.

Galerio redakti

Eksteraj ligoj redakti