Sambaka jasmeno

(Alidirektita el Araba jasmeno)

Araba jasmeno (Jasminum sambac) el familio Oleacoj (Oleaceae) estas tipa floro de Filipinoj, kiu nuntempe estas parto de patria simbolo kune kun sia blazono kaj nacia flago. Ĝi estas konsiderata unu el la plej belaj floroj en Azio kaj Pacifiko, pro sia blanka koloro kaj eta grandeco. Ĉi tiu floro kreskas en la montara regiono de Pampango, kie infanoj kaj kamparanoj kutime iras kolekti ilin en la fruaj horoj de la mateno por vendi ilin en la komercaj merkatoj de Manilo, kvankam ili daŭras nur unu tagon. Ĝia bonodoro estas milda kaj similas al Jasmeno, krome ĝi ankaŭ estas uzata kiel oferaĵo al la sanktuloj. Oni povas produkti el ĝi fajnajn parfumojn valoraj je alta kosto por eksporto.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Araba jasmeno
Sambaka jasmeno (Tunizio).
Sambaka jasmeno (Tunizio).
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Subregno: Vaskula planto Tracheobionta
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj plantoj Magnoliopsida
Subklaso: Asteredoj Asteridae
Ordo: Lamialoj Lamiales
Familio: Oleacoj Oleaceae
Genro: Jasminum
Specio: J. sambac
Sambaka jasmeno Jasminum sambac
(L.) Aiton, 1789
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

La arabjasmena floro portas mesaĝon dediĉitan al pureco kaj sindediĉo. Estas rimarkinde, ke tuta industrio estas envolvita ĉirkaŭ ĝi, kiu donas bonajn enspezojn al multaj filipinaj civitanoj.

Kvankam tiu florplanto havas sian originon en Himalajo kaj en la deksepa jarcento ĝi estis alportita al la Malaja Duoninsulo, de 1934 ĝi fariĝis la nacia floro de la filipina insularo, kiam la usona ĝenerala guberniestro tiutempe Frank Murphy proklamis ĝin kiel Nacia simbolo.

La arabjasmena floro konsistas el kvin petaloj kaj havas stelformon. Ĉi tiu floro malfermiĝas nokte kaj daŭras ĉirkaŭ unu tagon. Ĝi kreskas en faskoj da floroj sur sia patroplanto, ligneca arbedo, kiu povas atingi 5 metrojn en alteco. La planto ne produktas semojn, do novajn plantojn oni propagas per stikado (fortranĉajoj). La plej grava karakterizaĵo de la floro estas ĝia intensa dolĉa aromo.

Komunnomo en la hispana lingvo estas sampaguita.[1]

Referencoj redakti

  1. Colmeiro, Miguel: «Diccionario de los diversos nombres vulgares de muchas plantas usuales ó notables del antiguo y nuevo mundo», Madrid, 1871.

Bibliografio redakti

Noto redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Jasminum sambac en la hispana Vikipedio.