Felandreno
Molekula strukturoMolekula strukturo
Plataj strukturoj de la alfa kaj beta-felandreno
Tridimensiaj strukturoj de la alfa kaj beta-felandreno
Alternativa(j) Nomo(j)
  • α-felandreno
  • β-felandreno
Kemia formulo C10H16
PubChem-kodo 6997371
ChemSpider kodo
CAS-numero-kodo
Kemiaj proprecoj
Aspekto senkolora oleo (α kaj β),
agrablaodoro, kaŭstika gusto
Medicinaj proprecoj antisepsa, digesta,
antifunga kaj diureziga
Molmaso 136.24 g mol−1
Smiles
  • CC1=CCC(C=C1)C(C)C (α)
  • CC(C)C1CCC(=C)C=C1 (β)
Denseco
  • α: 0,846 g/cm3 (20 °C)
    β: 0.85 g/cm3 (20 °C)
Refrakta indico α:  1,4710
β:  1,4788
Bolpunkto
  • α: 171-172 °C
  • β: 171-172 °C
Ekflama
temperaturo
Solvebleco
Mortiga dozo (LD50) 5700 µg/g (buŝe, muso)
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R10 R43 R52/53 R65
Sekureco S24 S37 S61 S62
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[3]
GHS Damaĝo-piktogramo
02 – Treege brulema 07 – Toksa substanco
08 – Risko al sano 09 – Noca por vivmedio
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H226, H302, H315, H319, H334, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P210, P233, P240, P241, P242, P243, P264, P270, P280, P301+310, P301+312, P303+361+353, P330, P331, P370+378, P403+235, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Felandreno estas nomo de paro da organikaj kombinaĵoj kiuj havas similan molekulan strukturon kaj similajn kemiajn proprecojn. α-felandreno kaj β-felandreno estas ciklaj unuterpenoj kaj estas izomeroj kun duoblaj ligoj. En la α-felandreno, la duoblaj ligoj estas endociklaj kaj en la β-felandreno unu el ili estas ekzociklaj. Ambaŭ estas nesolveblaj en akvo, tamen mikseblaj kun etero.

α-felandreno ricevis tiun nomon dank'al specio "Eucalyptus phellandra", hodiaŭ nomata Eucalyptus radiata, el kiu ĝi estas izolebla. Ĝi ankaŭ troveblas en la esencoleo de la specio Eucalyptus dives. β-felandreno estas izolebla el la oleo de Ordinara fenkolo kaj "kanada balzamoleo".

La felandrenoj uzatas en aromataĵoj pro ties agrabla odoro. La odoro de la β-felandreno estis priskribita kiel pipreca-mentoleca kaj iomete citrusa. La izomero α-felandreno povas estigi damaĝajn kaj eksplodemajn peroksidojn kontakte kun la aero kaj en altaj temperaturoj. La oleo de "Canarium luzonicum", kiu enhavas ĉefe felandrenon kaj dupenteno, kun la tempo malheliĝas kaj la optika rotacio malkreskas kio same okazas kun la oleo de Angelica sylvestris.

Oni kredas ke la ŝanĝo de koloro kaj optika rotacio okazas pro la felandreno. La felandreno ofte estas akompanata de la α-Pineno kiuj posedas agon en la spirsistemo kaj kiel urinaj antisepsaĵoj[4], spirmalsanoj, kontraŭinflamaĵoj, rinito, laringito, faringito, reŭmatismo, bronkito, krom antifungaj proprecoj[5].

Plantoj enhavantaj felandrenon redakti

Izomeroj de la felandreno redakti

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

Referencoj redakti

  1. Takasago. Arkivita el la originalo je 2015-05-26. Alirita 2015-05-26.
  2. Sigma Aldrich
  3. PubChem
  4. 375 Essential Oils and Hydrosols, Jeanne Rose
  5. Botanical Medicine: A European Professional Perspective[rompita ligilo], Dan Kenner, Yves Requena