Estragolo
Estragolo | |||
Plata kemia strukturo de la Estragolo | |||
Tridimensia strukturo de la Estragolo | |||
Alternativa(j) nomo(j)
| |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 140-67-0 | ||
ChemSpider kodo | 13850247 | ||
PubChem-kodo | 8027 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto |
| ||
Molmaso | 148.20 g·mol−1 | ||
Denseco | 0.946 g cm−3 | ||
Mortiga dozo (LD50) | 1230 mg/kg | ||
Bolpunkto | 216 °C (421 ℉; 489 K) (95–96 °C sub 12 mmHg) | ||
Ekflama temperaturo | 81 °C (178 ℉) | ||
Refrakta indico | 1,5195 | ||
Solvebleco | Akvo:25 °C is 0.178 g/L (preskaŭ nesolvebla). Ĝi estigas azeotropan miksaĵon[1] kun la akvo. | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Risko | R22 R36/37 R40 R68 | ||
Sekureco | S26 S36/37 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS etikedigo de kemiaĵoj[2] | |||
GHS Damaĝo-piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Averto | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H302, H317, H341, H351 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P201, P202, P261, P264, P270, P272, P280, P281, P301+312, P302+352, P308+313, P321, P330, P333+313, P363, P405, P501 | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Estragolo estas aromata terpenoida etero, izomero de la anetolo, natura organika kemiaĵo enhavanta en la centro la strukturon de la fenilpropreno. Ĝi estas forta oksidigagento kaj gia kemia strukturo komponiĝas per iu nukleo de benzeno ligita en la pozicioj 1,4 al unu grupo metokso kaj alia grupo propenilo.
Proprecoj
redaktiĜi troviĝas en pluraj arboj kaj plantoj, inklude de la terebintino aŭ pinoleo, anizo, Foeniculum vulgare, laurus nobilis, Artemisia dracunculus, Syzygium anisatum, Clausena anisata[3] kaj Ocimum basilicum. Ĝi uzatas por preparado de odoraĵoj. La estragolo estas volatila substanco vaste trovata en plantoj el la familio lamiacoj, apiacoj, magnoliacoj krom aliaj. La estragolo ĉeestas en la ĉefaj partoj de la esencoleo kie li troviĝas kune kun vasta gamo da aliaj konstituantoj.
Historio
redaktiAntikvaj herbalistoj tia kia Plinio la Maljuna kredis ke la fenkolo, kiu enhavas estragolon, estas bona por la vidado. Multaj herbalistoj laŭdis la fenkolon pro ĝia kapableco helpi la homojn perdi pezon, kaj la antikva greka nomo por la planto "marathon" (kiu signifas maldikiĝi) atestas tion. Por la grekoj, fenkolo donis longvivecon, forton kaj kuraĝon.
La romianoj kultivis fenkolon pro ĝiaj ŝosoj, kiuj estis uzataj kiel vegetaloj ofte akompanataj de fiŝo, kaj la aromaj semoj, kiuj estis aprezataj kiel spicaĵoj kaj kuraciloj. La fenkolo baldaŭ akiris bonan reputacion kiel helpilo por vidado, ĉar Plinio konstatis ke la serpentoj manĝadis ĝin dum forpelo de la propra haŭto, kaj ili plibonigas la vidadon kun la suko kiun ili estigas per frotado kontraŭ la plantoj.[4]
Literaturo
redakti- Cameo Chemicals
- Chemicalland21
- Scielo
- Herbcraft
- Nature word
- Hindawi
- Perfumers' World
- Botanical Safety Handbook, Michael McGuffin
- Essential Oil Safety: A Guide for Health Care Professionals, Robert Tisserand, Rodney Young
- The Healing Trail: Essential Oils of Madagascar, Georges M. Halpern
Kunrilataj kemiaĵoj
redaktiVidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Azeotropio estas fizika kondiĉo kie ambaŭ kemiaĵoj bolas je konstanta temperaturo kaj kondutas sin kvazaŭ ili estus unu sola komponaĵo.
- ↑ PubChem
- ↑ Citrus Genetics, Breeding and Biotechnology, Iqrar A. Khan
- ↑ Fragrance and Wellbeing: Plant Aromatics and Their Influence on the Psyche, Jennifer Peace Rhind