Estragono, ankaŭ drakunkol-artemizio[1], drakunkola artemizio aŭ mallonge drakunkolo (Artemisia dracunculus) botanike estas plantospecio el la familio de la asteracoj (Asteraceae).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Estragono
Ĉu mi estas estragono aŭ artemizio aŭ drakunkolo? Herbo mi estas.
Ĉu mi estas estragono aŭ artemizio aŭ drakunkolo? Herbo mi estas.
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Subklaso: Asteredoj Asteridae
Ordo: Asteraloj Asterales
Familio: Asteracoj Asteraceae
Genro: Artemizio Artemisia
Specio: A. dracunculus
Artemisia dracunculus
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

En la kuirarto la folioj de la planto estas uzataj kiel spico. Estragono fajnigas ĉefe salatojn, supojn, saŭcojn, fiŝaĵojn, ovaĵojn, tomatojn, kukumojn kaj fazeolojn. Ankaŭ kelkaj specoj de mustardo kaj vinagro estas aromigitaj per estragono: estragona mustardo kaj estragona vinagro.

En la farmacio estragono estas konata kiel Herba dracunculi.

Referencoj redakti

  1. PIV