Metila izoeŭgenolo
Metila izoeŭgenila etero | ||
Plata kemia strukturo de la Metila izoeŭgenolo | ||
Tridimensia kemia strukturo de la Metila izoeŭgenolo | ||
Metila izoeŭgenolo troviĝas en la foliaro de la Zingibraloj. | ||
Alternativa(j) nomo(j) | ||
| ||
Kemia formulo | ||
CAS-numero-kodo | 6379-72-2 | |
ChemSpider kodo | 553362 | |
PubChem-kodo | 637776 | |
Merck Index | 15, | |
Fizikaj proprecoj | ||
Aspekto | senkoloraj aŭ flavaj kristaloj kun florodoroj | |
Molmaso | 178,228-1 | |
Denseco | 1,058g/cm−3 | |
Fandpunkto | 16,5 °C | |
Bolpunkto | 263 °C | |
Refrakta indico | 1,5667 | |
Ekflama temperaturo | 113 °C | |
Solvebleco | Akvo:Nesolvebla | |
Mortiga dozo (LD50) | 2500 mg/kg (buŝe) | |
GHS etikedigo de kemiaĵoj | ||
GHS Damaĝo-piktogramo | ||
GHS Signalvorto | Averto | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H302 | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P301+312, P330 | |
(25 °C kaj 100 kPa) |
Metila izoeŭgenolo estas fenilpropanoido aŭ la metila etero de la izoeŭgenolo. kaj apartenas al la klaso de la organikaj kombinaĵoj konataj kiel dumetoksaj benzenoj. Ĉi tiuj estas organikaj aromataj kombinaĵoj enhavantaj unu monociklan benzenan nukleon akompanataj de du metoksaj grupoj.
Metila izoeŭgenolo ankaŭ estis detektita, sed ne kvantigita en, pluraj malsamaj manĝaĵoj, kiel ekzemple sovaĝaj karotoj (Daucus carota), (Daucus carota ssp. sativus), dolĉa bazilio (Ocimum basilicum), estragonoj (Artemisia dracunculus), kaj ĉiamverdaj rubusoj. (Rubus laciniatus).
Metila izoeŭgenolo estas vaste uzata kiel alternativo al la tre limigita izoeŭgenolo. Pli forta ol eŭgenila acetato sed malpli tenaca, pli spica kaj ne tiel vanila kiel la metila diantilo[1]. Utila suplemento al la oleo de diantoŝoso kaj rilataj bazoj, ĝiaj fiksigaj proprecoj ankaŭ estas helpemaj en ĉi tiu kaj en pli spicaj specoj de komponaĵoj.
Metila izoeŭgenolo (aŭ izometila eŭgenolo) estas fenilpropanoido, la metiletero de la izoeŭgenolo. Ĝi estas unu el la ĉefaj komponaĵoj trovitaj en la esenca oleo ĉerpita el Acorus calamus, ŝelo de Croton malambo kaj en la rizomoj de Zingiber zerumbet, Hedychium coronarium kaj Etlingera cevuga.
Ĝi ŝajnas iomete dika glueca likvaĵo. Metila izoeŭgenolo estas uzata en la formulado de gustoj kaj aromoj. Metila izoeŭgenolo fariĝas ruĝa sub lumo kaj en alkalaj bazoj. Tiel, estas pli bone ne uzi en alkalaj bazoj kiel duŝĝeloj aŭ ŝampuoj. Metila izoeŭgenolo posedas anksiolizajn kaj antideprimivajn proprecojn.
Metila izoeŭgenolo estas ne solvebla en malvarma aŭ varma akvo, ĝi posedas mildan odoron kaj akran guston. Ĝi estas bruligebla kaj solvebla en alkoloj, acetono, benzeno, kloroformo, etero, glacia acetata acido, etila acetato kaj aliaj organikaj solvantoj.
Reakcio
redakti- Izoeŭgenila metila etero povas prepariĝi per metiligo de la izoeŭgenolo kun metila sulfato en alkala solvaĵo.
Referencoj
redakti- ↑ Metila Diantilo estas anstataŭaĵo por izoeŭgenolo kaj trovata esti uzata en ŝampuoj kaj bonaj aromoj.