Mucilago estas, se citi la difinon en PIV, "[g]elateneca, glucida (precipe pektina) produktaĵo de la muro aŭ de la citoplasmo de vegetaĵaj ĉeloj; mucilago diferencas de gumo, nur ĉar malpli abunde k senlize sekreciata." Preskaŭ ĉiuj plantoj kaj iuj aliaj mikroorganismoj ĝin produktas. Iuj karnovoraj plantoj uzas sian mucilagon por kapti kaj teni manĝotajn predaĵojn. Mucilago estas manĝebla por homoj, kaj havas diversajn medikamentajn aplikojn.

Karnovora drozero volvas en folio muŝon kaptitan per mucilago.

Inter la plej mucilagemaj plantoj listiĝas:

Fontoj redakti

Bazita sur la angla Vikipedio.