Malnovslava lingvo

mortinta slava lingvo parolita en Mezepoka Eŭropo
Por pli nova versio de la lingvo rigardu la paĝon Slavono.

La Malnovslava lingvo, ankaŭ nomata la slavona, la malnova bulgara[1] aŭ la malnova makedona[2], estis la unua skribita slava lingvo kiu, baziĝinte sur la slava dialekto de Tesaloniko, estis uzita de la grekaj[3] sanktuloj Cirilo kaj Metodo, kiuj tradukis la Biblion, aliajn ekleziajn malnovajn grekajn tekstojn, kaj siajn tekstojn mem en la malnovslava. Ĝi estis tre grava por la historio de la slavaj lingvoj kaj por postaj ekleziaj slavaj tradicioj, inkluzive de Slavono, kiuj baziĝas sur ĝi.

Malnovslava lingvo
словѣньскыи ѩзыкъ
slověnĭskyi językŭ
mortinta lingvo • antikva lingvo • formortinta lingvo
Sudslava lingvaro
Skribo Cirila, Glagolita alfabeto
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa
Baltslava
Slava
Sudslava
Malnovslava
Lingva statuso 2 vundebla
Lingvaj kodoj
Angla nomo Old Church Slavonic
Franca nomo vieux-slave
Vikipedio
vdr

Historio redakti

La lingvo estis normigita en 863 por ke la sanktuloj povu kristanigi en la Grandmoravia imperio. Cirilo kaj lia frato Metodo kodigis la Malnovaslavan per la sudslava dialekto parolita en la landinterno de Tesaloniko, en la tiama regiono de Makedonio, en la Bizanca imperio.

Kiel parto de la pretigo por la misio, en la jaroj 862-863, estis kreita la Glagolita alfabeto kaj oni tradukis la plej gravajn preĝojn kaj liturgiajn librojn, inkluzivante la Aprakos Evangeliar (evangelian libron enhavantan legaĵojn nur por festotagoj kaj dimanĉoj), la Psalmaron kaj la libron Agoj de la Apostoloj. La Evangelioj estis ankaŭ tradukitaj pli frue, sed estas neklare ĉu la sanktuloj partoprenis en tiu traduko. La lingvo kaj la alfabeto estis instruitaj ĉe la Granda Moravia Akademio kaj estis uzitaj por registaraj kaj religiaj dokumentoj kaj libroj inter 863 kaj 885. La tekstoj skribitaj dum ĉi tiu fazo enhavas karakterizaĵojn de la vulgaraj slavaj lingvoj en Granda Moravio.

En 885, la uzo de la Malnova Eklezia Slava en Granda Moravio estis malpermesita de la Papo en favoro de latino. Disĉiploj de la du apostoloj, kiuj estis elpelitaj de Granda Moravio en 886, alportis la Glagolitan alfabeton kaj la Malnovslavan lingvon al la Bulgara Imperio. Ĝi estis instruita ĉe du bulgaraj akademioj en Preslav (ĉefurbo 893–972) kaj Ohrid (ĉefurbo 991/997–1015). La Cirila alfabeto estis evoluigita abrupte poste en la Preslava Literatura Lernejo kaj anstataŭigis la Glagolitan. La tekstoj skribitaj dum ĉi tiu epoko enhavas karakterizaĵojn de la vulgara bulgara lingvo. Estas kelkaj lingvaj diferencoj inter tekstoj skribitaj en la du akademioj.

De tiam la lingvo, en ĝia bulgara formo, disvastiĝis al aliaj sudorientaj kaj orientaj eŭropaj slavaj teritorioj, plej precipe al Kroatio, Serbio, Bohemio, Malgranda Pollando kaj princejoj de la Kieva Regno. La tekstoj skribitaj en ĉiu lando enhavas karakterizaĵojn de la loka vulgara slava lingvo.

La Malnovslava lingvo konservis sian prestiĝan statuson, precipe en Rusio, dum multaj jarcentoj. Inter slavoj en la Oriento ĝi havis statuson analogan al tiu de la latina lingvo en okcidenta Eŭropo, sed havis la avantaĝon esti multe malpli diverĝa de la vulgaraj lingvoj de ordinaraj paroĥanoj. Kelkaj Ortodoksaj preĝejoj, kiel la makedona ortodoksa eklezio, rusa ortodoksa eklezio, bulgara ortodoksa eklezio kaj serba ortodoksa eklezio, tiel kiel pluraj grekaj katolikaj preĝejoj, plu utiligas la lingvon en siaj ekleziaj ritoj ĝis hodiaŭ.

Gramatiko redakti

Principa artikolo: Malnovslava gramatiko

Estante malnova hindeŭropa lingvo, ĝi havas tre infleksian morfologion.

Bazo redakti

Oni scias la malnovslavan per relative malgranda aro de manuskriptoj, la plejparto de tiuj skribintis en Bulgario dum la malfrua 10-a kaj frua 11-a jarcentoj. La lingvo havas sudslavan bazon kun okcidentslavaj trajtoj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Routledge dictionary of language and linguistics, Hadumod Bussmann, Gregory Trauth, Kerstin Kazzazi, Taylor & Francis, 1998, ISBN 0-415-20319-8, p. 337.
  2. J P Mallory, D Q Adams. Encyclopaedia of Indo-European Culture. Pg 301
  3. Dmitrij Cizevskij. Comparative History of Slavic Literatures, Vanderbilt University Press (2000) p. 27

Eksteraj ligiloj redakti