Borovska monaĥejo

Borovska monaĥejo de la Naskiĝo de Dipatrino (ruse Свято-Пафнутиев Боровский монастырь) estas historia ortodoksisma vira monaĥejo, situanta apud Borovsk (Kaluga provinco, Rusio). Ĝi estis fondita en mezo de la 15-a jarcento de sanktulo Pafnutij, post paŭzo denove funkcias ekde 1990.

Borovska monaĥejo

Historio redakti

La monaĥejon fondis Pafnutij de Borovsk en 1444 proksime al Borovsk ĉe la alfluo de eta rivero Isterma al Protva. Antaŭe la sanktulo dum 30 jaroj vivis en Alta Borovska monaĥejo, situinta sur la alia riverbordo; el ili dum 13 jaroj li estis tie monaĥejestro. Post kvaronjarcento en la nova fondita monaĥejo jam estis nova blankaŝtona kirko de Naskiĝo de la Dipatrino; por dekorado de la kirko Pafnutij invitis plej bonajn siatempajn ikonpentristojn.

Antaŭ sia morto Pafnutij mem elektis por si sekvulon, li estis Iosif Volockij. Tamen la monaĥoj kontraŭis elektitan de li statuton de komunloĝado, kaj pro tio Iosif post du jaroj translokiĝis al ĉirkaŭaĵoj de urbo Volokolamsk, kie fondis sian monaĥejon (fama Volokolamska monaĥejo).

La Borovskan monaĥejon multe priatentis ĉefuloj de Moskva ŝtato: en 1480 ĝin vizitis Ivano la Tria, en 1529Bazilo la Tria kun sia edzino Helena Glinskaja. La monaĥejo rapide famiĝis. La caro Fjodor la Unua aktive partoprenis ĝian vivon: kelkfoje vizitis ĝin, faris grandajn mondonacojn.

Dum epoko de Granda Malordo la monakejo estas kaptita de la taĉmento de Falsa Demetrio la 2-a, pereis kelkaj miloj da ĝiaj defendantoj (batalantoj kaj lokaj loĝantoj). Denove ĝi estis restarigita pro vasta subteno de cara Romanov-familio, kaj fine de la 17-a jarcento ekzistis preskaŭ ĉiuj nuntempaj konstruaĵoj. La monaĥejo estis ankaŭ malliberejo por eminentaj ribeluloj, inter ili fama kontraŭulo de la reformoj de Nikon Avvakum.

En 18-a jarcento Borovska monaĥejo estis riĉa: en 1744 ĝi posedis 11 mil kampulojn, vastaj terenoj, fiŝriĉaj riveroj Okao, Protva kaj aliaj. Post reformo de 1764 la monaĥejo parte perdis siajn posedaĵojn. Ĝi estis grave detruita dum franca invado en 1812.

Post la Oktobra Revolucio ĝi estis fermita. Jam en 1919 ĝi estis akceptita kiel objekto de historia heredaĵo. Post malfermo tie funkciis diversaj organizaĵoj. En 1960-aj jaroj ĝiaj konstruaĵoj estis en malbona stato, kaj oni komencis restaŭradon. En 1990 ĝi denove estis okupita de Rusa Ortodoksa Eklezio; en 1991 tie aperis unuaj monaĥoj, rekomenciĝis preĝadoj.

Literaturo redakti

  • "Православные монастыри", tutsemajna eldono, №42 (2009, ruse)
  • "Преподобный Пафнутий Боровский Чудотворец", eldonaĵo de Borovska monaĥejo (2007, ruse)
  • "Монастырские были", Aleksej Antipov (Kaluga, 2009, ruse)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti