Pafnutij de Borovsk

Pafnutij de Borovsk (ruse Пафнутий Боровский, civitana nomo Parfenij; naskiĝis en 1394, mortis en 1477) estas ortodoksisma sanktulo kaj monaĥo el urbo Borovsk, fondinto kaj estro de Borovska monaĥejo.

Sankta
Pafnutij de Borovsk
Persona informo
Naskiĝo 1394
en Borovsk
Morto 1-an de majo 1477 (1477-05-01)
en Borovsk
Religio ortodoksismo vd
Profesio
Okupo monaĥo vd
Sanktulo
Honorata en Ortodoksa eklezio
Kanonizo 1547
Festotago 14-a de majo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Biografio de Pafnutij estas konata el du literaturaj verkoj, faritaj de liaj sekvuloj-monaĥoj: vivpriskribo de la sanktulo (ruse Житие преподобного Пафнутия Боровского) de Vassian Sanin kaj "Rakonto pri forpaso de sankta Pafnutij Borovskij" de monaĥo Innokentij.

Pafnutij naskiĝis en 1394 en vilaĝo Kudinovo apud Borovsk en familio de kristaniĝinta tataro Ivan kaj lia edzino Fotinija.

 
Sanktulo Pafnutij kaj lia vivpriskribo (el Muzeo de malnovrusa kulturo kaj arto, Moskvo)

En 1414 estinte 20-jaraĝa li monaĥiĝis en Alta Borovska monaĥejo. La monaĥejo estis fondita en 1410 je 1 km de Borovsk sur alta monteto apud rivero Protva; en 1618 ĝi estiĝis sub-monaĥejo de la Borovska Pafnutij-monaĥejo, en 1764 estis malfondita (nuntempe sur ĝia loko estas unu ligna kirko). Li estis religia instruito de monaĥo Nikita, kiu siavice estis instruito de Sergio Radoneĵskij.

La 23-an de aprilo (6-an de majo) 1444 Pafnutij forlasis la monaĥejon kaj ekloĝis en nova loko trans rivero Protva, kie fondis novan monaĥejon. Kun li venis kelkaj monaĥoj, kaj ili fondis Pafnutij-monaĥejon (nuna Borovska monaĥejo), kie Pafnutij fariĝis estro.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Borovska monaĥejo.

La nova monaĥejo estis priatentita de tiama estraro de Moskva ŝtato kaj rapide evoluis. En 1448 aperis ligna preĝejo de Naskiĝo de la Dipatrino; en 1467 Pafnutij anstataŭ ĝi ekfunkciigis grandan katedralon el blanka ŝtono.

 
Borovska monaĥejo

Laŭ asertoj de la monaĥoj, Pafnutij famiĝis pro multaj mirakloj: klarvideco, revivigo de mortintoj kaj aliaj; li emis malriĉan vivmanieron kun multe da laboro en monaĥejo. La 1-an de majo 1477 li mortis.

En 1547 Pafnutij estis agnoskita de Rusa Ortodoksa Eklezio kiel sanktulo.

Memoro redakti

Memortago por Pafnutij de Borovsk en ortodoksismo estas la 14-a de majo.

Eksteraj ligiloj redakti