Skismo en la Rusa Ortodoksa Eklezio

(Alidirektita el Raskol)

Skismo en la Rusa Ortodoksa Eklezio (ruse раскол, do skismo, fendiĝo) kutime indikas procezon, okazintan en la duono de 17-a jarcento, kiu provokis disdividon de la Rusa Ortodoksa Eklezio en du partojn, la oficiala rusa Ortodoksa Eklezio kaj la movado de la malnovritanoj. Tiun disduiĝon kaŭzis la reformoj enkondukitaj dekomence (1653) de Nikon patriarko de Moskvo, kaj fine konfirmitaj de episkopa koncilio en 1667. Ilia celo estis unuformigi la liturgiajn praktikojn de la rusa ortodoksa eklezio kun tiu greka.

Malnova kredanta pastro Nikita disputas kun la patriarko Ioakim pri kredproblemoj. Pentraĵo de Bazilo Perov (1880), Tretjakova galerio, Moskvo

La nova reformo redakti

Proksimume je la unua duono de la 17-a jarcento formiĝis en Rusujo intelektula rondo nonumita “Zelotoj de la Pieco” (ruse Кружок ревнителей благочестия), celantaj reformi la socion, por ĝin igi vivkonformaj al la kristanaj idealoj kaj samtempe plibonigi la ekleziecan aparaton de la rusa eklezio. Por atingi tiun celon oni provis igi unuformaj la liturgiajn librojn cirkulantajn en la rusaj teritorioj, kribrante kaj korektante la versiojn kontrastantajn inter si. La membroj plej influaj de tiu rondo estis ĉefpastro Avvakum, Stefan Vonifatjev, Ivan Neronov, Fjodor Aleksejeviĉ kaj, kiam li ankoraŭ ne okupis la oficon de episkopo de Velikij Novgorod, mem Nikon, la estonta patriarko.

Apogite de la caro Aleksej Miĥajloviĉ de Rusujo, Nikon (Nikita Minin = ruse Никита Минин), elektita al patriarka seĝo de Moskvo, komencis la procezon de korektado de la liturgiaj rusaj libroj por ilin konformigi al la samspecaj de la greka liturgio kaj enkondukis diversajn ŝanĝojn en la liturgiaj kaj piecaj kutimoj jam radikiĝintaj inter klerikaro kaj popolo (ekzemple, la krucsigno kun du fingroj estis anstataŭita per tiu de tri fingroj kunigitaj, kaj “haleluja” devis esti eldirita tri foje anstataŭ du, ktp, kaj pli gravaj forigendaj eraroj en sakramentaj formuloj ktp). Tiuj novaĵoj koliziis kontraŭ la oponon de la popolo kaj klerikaro, kiuj ekdisputis pri la rajteco kaj ĝusteco de tiaj reformoj, kiuj detruus la rusan ortodoksan tradicion. Nikon insistis kaj sukcesis aprobigi kaj ekpresigi la novajn librojn korektitajn.

 
Morto de Pavlo Kolomennskij

Ankaŭ se unuavide tiuj reformoj povus ŝajni simpla modifo de eksteraj aspektoj de la rusa kredo, konkrete ili ŝanĝis radikmaniere la rilatojn inter la klerikaro kaj la fidelula komunumo. Frue evidentiĝis ke Nikon estis profitinta de tiuj ennovigoj en la perspektivo centralizi la eklezian aparataron kaj plifirmigi sian politikan eneklezian pozicion. La trudita enirigo de la novaj liturgiaĵoj kaj ritoj provokis la rompon inter la Zelotoj de la Pieco kaj la Moskva Patriarkejo. Fakte, kelkaj membroj de la rondo defendis la antikvan formularon kaj kutimojn kaj apelaciis al la caro por ke ĉi tiu intervenu por bremsi la reformon, kaj provis demonstri ke la novaj ritaj korektaĵoj odoris je malpureco provante tion interalie per la horora greka kutimo presigi siajn librojn en la samaj presejoj aliritaj de katolikoj! Ivan Neronov poziciiĝis kontraŭ la plifortigo de la patriarka aŭtoritateco kaj pretendis demokratiiĝon de la eklezia aparato. La konflikto inter la du animoj de la ortodoksa eklezio finiĝis, tamen, favore de Nikon. Avvakum, Ivan Neronov kaj aliaj estis mortpunitaj, kiam ilia opono fariĝis ribelo.

Sed la ideoj de la defendantoj de la antikva ritaro altiris multajn subtenantojn, el ĉiuj tavoloj de la rusa socio, kiuj estigis la malnovritanan movadon. Iuj el la malalta klerikaro protestis kontraŭ la feŭda opreso ilin faranta servotuloj de la alta eklezia hierarkio. Eĉ anoj de tiu lasta kuniĝis al la malnovritanoj por kontraaŭstari la absolutismajn aspirojn de Nikon kaj pro la supozita arbitrareco de la reformoj; tiu protesto kondukis ĉefepiskopo Aleksander el Vjatka al mortkondamno. La bojarino Feodosija Morozova, lia fratino, princino Urusova kun aliaj korteganoj simpatiis kaj partianiĝis, plufoje sekrete, por la defedantoj de la antikva religia praktikaro.

La kuniĝo de fortoj tion malsimilaj povas, eble, kompreniĝi per la analizo de la kontraŭdiraj aspektoj de la malnovritanoj: idealigo kaj impulso al konservado de tradiciaj kaj antikvaj valoroj en kombino kun ilia identigo kun “naciaj valoroj”, inklino suspektema kontraŭ ennovaĵoj en kombino kun akceptigo (ĉe franĝoj) eĉ de martiro por la defendo de la antikvaj ritoj, taksata kiel saviga vojo. Tiuj elementoj kunekzistis kun socia kritikoj kontraŭ feŭdismo kaj Terservutulado. La plej fundamentismaj apologetoj de la malnovritanoj predikis la tujan alvenon de la Antikristo laŭ Apokalipso, kies negativaj protagonistoj estis la caro kaj la patriarko imagitaj servistoj de Satano. Tiamiere la malnovritanoj fariĝis samtempe avangardistoj de ekstremaj konservativaj tendencoj kaj de puŝoj al demokratio.

Ribelo kaj persekuto redakti

La malnovritana movado eksplodis laŭ tuta ĝia virulenteco post la eklezia koncilio de 1666–1667, en kiu la malnovritanoj estis markitaj kiel herezaj kaj punendaj laŭ normoj deciditaj en la sama koncilio. La malalta klerikaro fariĝis gvidanto de la opono elmetante voton konfesi kaj prediki la malnovan kredon ĝis morto el ekzekutado. Al tiu voto sekvis memforofero, pratikita de la plej obstinaj membroj.

 
Soloveca monaĥejo

La malnovritanoj baldaŭ dividiĝis en du malsamaj partioj, la pastremuloj (Popovci; ruse Поповцы), favoraj al ĉeesto de pastroj en ilia eklezio) kaj nepastremuloj (Bespopovci, ruse Беспоповцы) malfavoraj al tio. Altiritaj el la predikado de ideologoj de malnovritanoj , multaj etburĝoj, terkulturistoj, metiistoj kune kun kozakoj sin translokigis en la arbarojn de norda Rusio, Volgan regionon, Siberion kaj eĉ eksterlanden: por eviti persekutojn, fakte, nemalmultaj trovis rifuĝejon en la konfederacio Pola-Litova, kie aŭtoritatuloj permesis ke ili pratiku sian kulton.

En la jaroj 1670-1680-aj malnovritanaj ideologoj engaĝiĝis akuzi la malvirtojn de la rusa socio kaj provis pravigi kelkajn ribelojn skuintajn la landon kvazaŭ tiuj estus diaj punoj pro la aĉaj agadoj de la ekleziaj kaj caraj regantoj. Post la cara kaj eklezia venko kontraŭ Soloveca Monaĥejo, kie milite rezistis longatempe la reformoponantaj, iuj malnovritanoj militis en la ribelo de Stepan Razin (1670-1671), kaj aliaj ludis gravan rolon en la Streleca ribelo de 1682 en Moskvo.

Komence de la 18-a jarcento la pozicioj de la plej radikalemaj malnovritanoj fariĝis minoritataj kiam montriĝis ke la reformoj ne plu estus retiritaj. Kvankam restante oficiale membroj de movado kontraŭleĝa ĝis 1905, ne ĉiam ili trafis en samintensan persekuton kaj sub la regado de Petro la Granda ili akceptis ŝanĝi la persekutiĝon en la puno de la duobla imposto. Ankaŭ ili pagis la apartan imposton por ricevi rajton je surportado de barbo. Sub Katerina la 2-a la skismuloj eksterlandiĝintaj ricevis inviton reveni al la patrujo.

 
La rusa popola bildo. La barbiro fortranĉas la barbon de malnovritano. 1770-aj

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

Cherniavsky, M., "The Reception of the Council of Florence in Moscow" and Shevchenko I

"Ideological Repercussions of the Council of Florence", Church History XXIV (1955), 147-157 and 291-323 (articles)

Crummey, Robert O. The Old Believers & The World Of Antichrist; The Vyg Community & The Russian State, Wisconsin U.P., 1970

Gill, T. The Council of Florence, Cambridge, 1959

Zenkovsky, Serge A. "The ideology of the Denisov brothers", Harvard Slavic Studies, 1957. III, 49-66

Zenkovsky, S.: "The Old Believer Avvakum", Indiana Slavic Studies, 1956, I, 1-51

Zenkovsky, Serge A.: Pan-Turkism and Islam in Russia, Harvard U.P., 1960 and 1967

Zenkovsky, S.: "The Russian Schism", Russian Review, 1957, XVI, 37-58 Jean Meyendorff, L'Église orthodoxe hier et aujourd'hui, Seuil, Paris, 1995

Paul Lamarche, André Derville et Aimé Solignac (dir.), Dictionnaire de spiritualité ascétique et mystique, tome XVI, col. 1107 à 1115, « Vieŭ-Croyants », Paris, Beauchesne, 1937-1995.

Ruslingva bibliografio redakti

  • Зеньковский С.А. Русское старообрядчество, том I и II, Москва, 2006.
  • Голубинский Е.Е. История русской церкви, Москва, 1900.
  • Голубинский Е.Е. К нашей полемике со старообрядцами, ЧОИДР, 1905.
  • Каптерев Н.Ф. Патриарх Никон и его противники в деле исправления церковныx обрядов, Москва, 1913.
  • Каптерев Н.Ф. Характер отношений России к православному востоку в XVI и XVII вв., Москва, 1914.
  • Карташов А.В. Очерки по истории русской церкви, Париж, 1959.
  • Ключевский И.П. Сочинения, I – VIII, Москва, 1956-1959.
  • Кутузов Б.П. Церковная «реформа» XVII века, Москва, 2003.