Bojaro

nobela rango en orient-Eŭropaj landoj

Bojaro (verŝajne el la malnovturka bai kaj är) estas nomata tiu malnovrusa nobelo, kiu havis la rangon sub la princoj. La Grandprinco aranĝis bojaran kunvenon, por ricevi konsilojn.

La bojara rango estiĝis en la 11-a jc. el la druĵinoj, la korpogardistoj de la rusaj princoj.

La caro Ivano la terura ordonis murdi kaj deporti multajn bojarojn en la 16-a jarcento. Petro la Granda ĉesigis la bojaran rangon komence de la 18-a jc..

Krom Rusio oni uzis la titolon ankaŭ en Bulgario, Moldavio, Serbio kaj Rumanio (tie oni formis ekde la 13./14. jarcentoj ĝis 1945 la regantan tavolon de la grandbienuloj.

Vidu ankaŭ redakti