Klin-Dmitrova altaĵo

Klin-Dmitrova altaĵo (ruse Клинско-Дмитровская гряда) estas parto de Moskva altebenaĵo, kiu situas en norda parto de Moskva provinco en ĉirkaŭaĵoj de la urboj Klin kaj Dmitrov, de kiuj ĝi ricevis sian nomon.

Klin-Dmitrova altaĵo
Altaĵo
montara sistemo [+]

LandoRusio
Koordinatoj56° 17′ 0″ N, 37° 35′ 0″ O (mapo)56.2833333337.58333333Koordinatoj: 56° 17′ 0″ N, 37° 35′ 0″ O (mapo)


Klin-Dmitrova altaĵo (Moskva provinco)
Klin-Dmitrova altaĵo (Moskva provinco)
DEC
Klin-Dmitrova altaĵo
Klin-Dmitrova altaĵo

Klin-Dmitrova altaĵo (Eŭropa Ruslando)
Klin-Dmitrova altaĵo (Eŭropa Ruslando)
DEC
Klin-Dmitrova altaĵo
Klin-Dmitrova altaĵo

Map
Klin-Dmitrova altaĵo
vdr
Vido al rivero Sestra (urbo Klin)

Ĝia longo estas pli ol 200 km, meza larĝo 40 km. La plej alta punkto (284 m) situas en distrikto Sergijev Posad. Multaj altaj punktoj situas apud la urboj Klin kaj Solneĉnogorsk.

Sur Klin-Dmitrova altaĵo fontas kelkaj ĉefaj riveroj de Moskva provinco, inter ili Klazjma, Istra.

Historio redakti

Oriente de la altaĵo troviĝas historia regiono Radoneĵje kun historiaj urboj Sergijev Posad kaj Ĥotjkovo. Sur la plej okcidenta parto ĉe rivero Lama estas la plej antikva urbo de Moskva provinco - Volokolamsk.

Signifo redakti

 
Pumpiloj de Zagorska elektrocentralo (proksime al urbo Sergijev Posad)

La altdiferenco estas vaste uzata en ekonomio de Moskva regiono: tie ekzistas multaj sablominejoj, Zagorska akvokolekta elektrocentralo kaj aliaj objektoj. Krove, ĉi tie estas plej proksimaj al Moskvo montetoj kun tioma alteco, pro tio ili estas tre popularaj inter alpskiistoj kaj turistoj.